Rezolucio de la 98-a Universala Kongreso de Esperanto
Rejkjaviko, 27 julio 2013

第98回世界エスペラント大会決議文

第98回世界エスペラント大会は、2013年7月20日から27日まで、アイスランドの首都レイキャビクで開催されました。大会の最終日に採択された決議文を下に掲載します。



1034 partoprenantoj en la 98-a Universala Kongreso de Esperanto, venintaj el 55 landoj de ĉiuj mondopartoj al la plej norda ĉefurbo, Rejkjaviko, sur la insulo Islando,            世界で一番北の首都であるアイスランドのレイキャビクで開催された第98回世界エスペラント大会に参加した私たち、世界55か国の1034人は、
Diskutinte en pluraj sesioj pri la temo “Insuloj sen izoliĝo: por pli justa komunikado inter lingvo-komunumoj”;      「孤立していない島々:言語共同体におけるより公正な伝達手段」を主題として討議を深め、
Konstatas, ke insuloj – historiaj, geografiaj kaj sociaj – estas originaj fontoj de biologia kaj kultura diverseco, kiujn indas konservi kaj protekti;      島々は、歴史的、地理的、社会的な存在であり、保存すべき生物学的・文化的多様性の根源的な泉であることを認め、
Esprimas maltrankvilon pri la nuntempe akriĝantaj minacoj al tiu diverseco, pro pluraj homogenigaj kaj detruaj tendencoj de la regantaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj tutmonde;      世界に広がっている経済的・政治的支配がもたらす均一化と破壊的な動きによって、この多様性がますます危機にさらされていることに危惧を表明し、
Samtempe bonvenigas la kreskantajn ŝancojn por translima kaj transkultura interkompreniĝo, kiujn donas la disvastiĝo de komunikaj rimedoj kiel Interreto;      インターネットのような通信手段の発達がもたらしている国境や文化を越えて広まる理解の機会の増大を同時に歓迎し、
Atentigas pri la graveco de lingva diverseco kaj lingva justeco en la protektado de tiu kultura bunteco, kiun heredigis al ni la insuloj de la mondo;.      世界の島々が私たちに伝えてきたこの文化的な豊かさを保護するために、言語の多様性と言語の公正さが重要であることに注意を喚起し、
Memorigas, ke ĝuste tiu protektado de diverseco estas kerna valoro de la movado por la internacia lingvo Esperanto;      この多様性の保護のために国際語エスペラントの運動が核心的な価値をもつことを再認識し、
Konfirmas la volon de la Esperanto-movado kunlabori cele al mondo de "insuloj sen izoliĝo", kie ĉiuj lingvoj kaj kulturoj povas kunekzisti kaj plue disflori en reciproka respekto;     すべての言語がお互いに尊重し合いながら共存し、さらに花開くような「孤立していない島々」の世界を目指して協力してゆくというエスペラント運動の価値を確認し、
Alvokas al mondvasta kunlaboro per lingve justaj rimedoj por kontraŭstari la minacojn de klimatŝanĝo kaj biokultura homogeniĝo;    気候の変化と生物・文化的な均一化の危機と闘うために、言語的に公正な手段での世界的な協力を呼びかけ、
Asertas la urĝecon de tia agado por konservi la trezorojn de nia insuleca planedo.

   島のようなわが惑星の宝を保存してゆくために行動することが緊急であることを訴えます。


(和訳: 堀 泰雄)


▲本ページの冒頭へ             ◆日本エスペラント協会の主ページへ