Japanaj esperantistoj agadis kaj agadas!
Retadreso: 
- Gunma-Esperanto-Societo (群馬)
- Membroj de la societo informis sume 1023 personojn pri Esperanto. Novaj
lernantoj eniras en lernejojn en aprilo en Japanio, do s-ro AKIJAMA Ĉiaki
kaj s-ino MIJAGI Hideko, instruistoj, informis novajn lernantojn. (2012-04-15)
- Membroj de la societo informis sume 510 personojn pri Esperanto. S-ro AKIJAMA
Ĉiaki parolis al 400, ĉefe siaj lernantoj, kaj la aliaj al 110. (2012-03-11)
- La societo celas informi 750 personojn pri Esperanto. S-ro HORI Jasuo jam
parolis al 30, kaj s-ro AKIJAMA Ĉiaki (instruistino de altlernejo) al 160.
La ĝisnuna sumo estas 198. (2012-02-15)
- Informado al ĉ. 140 japanaj amaskomunikiloj fare de JEI (Japana Esperanto-Instituto)
- En la 8a de aprilo JEI ekspedis la 20-paĝan informilon, kies kovrilo montris la projekton "Esperanto 125". (2012-04-15)
- Jokohama Esperanto-Rondo (横浜)
- En la 17a de marto okazis la japanlingvaj prelegoj lige al la projekto
"Esperanto 125". 20 aŭskultantoj ĝuis la du prelegojn: (1) Kolomano
Kalocsay - koloso literatura kaj lingva (de Sibayama Zyun'iti), (2) Tibor
Sekelj - lia vivo kaj Esperanto (de Iwaya Mituru). (2012-04-15)
- la januara numero de ĝia organo "La Tamtamo" informis pri "Eo 125". (2012-01)
- Poŝtmarkoj kaj Glumarkoj: s-ro MAEKAWA Haruya en la urbo Nisinomiya (西宮) faris ilin. => retpaĝo (2012-03-15)
- Esperanto-Kultivejo Sue (須恵) en la gubernio Hukuoka (福岡) prezentas la emblemon de "Eo 125"
en sia retpaĝo, kiu renoviĝis kun japanlingva simpla ekspliko per parolsintezo. (2012-03-02)
- Kioto-Esperanto-Societo
- La evento "Kantu en Esperanto" okazos en 2012-05-03/05 en Yacugatake. Ĝia informilo prezentas la emblemon
de "Eo 125". => PDF (780 kB) (2012-02-25)
- Rondo Harmonia: la freŝa numero de ĝia organo "La Harmonio" japane informis
membrojn pri "Eo 125". => PDF (900 kB) (2012-02-18)
- Harima Esperanto-Societo: ĝi lanĉis sian retpaĝaron, kies ĉefpaĝo prezentas la emblemon de "Eo
125". La distrikto Harima (播磨) situas en la okcidenta parto de la
gubernio Hyogo (兵庫). => Harima (2012-02-02)
- La 99a Japana Esperanto-Kongreso okazos en Sapporo (札幌) en 2012-10-06/08: ĝia dua informilo prezentas la
emblemon de "Eo 125". => PDF (660 kB) (2012-02-01)
- Japana Esperanto-Instituto
- JEI rete alvokas japanajn esperantistojn agadi por "Eo 125".
=> Alvoko (japane) (2012-01-22)
- La ĉefpaĝo de ĝia retejo ekprezentas la emblemon de "Eo 125".
=> JEI (2012-01-21)
- La 45-a Esperanto-Seminario okazos en Tokio en 2012-05-03/05: ĝia informilo prezentas la emblemon
de "Eo 125". => PDF (450 kB) (2012-01-19)
|