[ TTT-ejo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) pri la Japana Esperanto-Kongreso ]

Saluto de la Kongresa Prezidanto

al la 95a Japana Esperanto-Kongreso, 2008

Karaj amikoj, bonvenon al Wakayama, bonvenon al la 95a Japana Esperanto-Kongreso!

Multaj el vi --- ankaŭ mi --- venas ĉi tien trans la larĝa fluo de la Rivero Kinokawa, al ĉi tiu loko okcidente de la Kastelo Wakayama. Sed ĉu vi scias, ke oriente de la Kastelo fluas la Rivero Wakagawa? Kaj ke tiu rivero estas la spuro de la malnova Kinokawa, kies fluo ŝanĝiĝis antaŭ centoj da jaroj per natura katastrofo? Nu, tiel moviĝas la naturo, kaj kiel pri homaj aferoj? En la daŭro de la jarcentoj, iuj kulturoj kiel tiu de azteko foriris, iuj kulturoj estas endanĝerigitaj, dum iuj kulturoj estas burĝonantaj. En rivero fluas akvo, kaj en kulturo fluas lingvoj. Jen tiel ni vidas unu flankon de la rolo de lingvo en diversaj kulturoj. Kaj pri tio ankaŭ ni esperantistoj pripensu, okaze de la internacia jaro de lingvoj, en kiu ni estas.

Nu, tamen ni kongresas ne nur por pensumi. Ni kongresas, por praktike utiligi la internacian lingvon Esperanto. Ni kongresas, por ke la kongreso estu la okazo diskonigi Esperanton al la socio. Ni kongresas, por ke ni majstru la lingvon, por poluri la Esperantan kulturon. Do mallonge, ni ĝuu la kongresajn horojn! Dankon kaj antaŭdankon!

SIBAYAMA Zyun’iti, la Kongresa Prezidanto

  



(ここは 財団法人日本エスペラント学会エスペラント によるページです)