Post-konferenca distro:

Spertu veturon per “rikiŝo” tra Jokohamo


Rikiŝo, ĉaro tirata de homo, debutis antaŭ 150 jaroj, kiam la urbo Jokohamo malfermis sin al la mondo. Ĝi estis anstataŭanto de la ĝis-tiama ĉefa veturilo en Japanio: “korbo” portata de du homoj. Do, rikiŝo estis simbolo de moderniĝo de la japana socio. Ni rekomendas al vi sperti la “nov-epokan” veturilon. Vi povas preni popularan aŭ originale aranĝitan turisman kurson. Se vi preferas, vi povas veturi en ĉina aŭ en okcident-stila kostumo ŝatata de altrangaj japanoj en la komenco de la erao Meiĵi. (la 80aj jaroj de la 19a jarcento) Sidante en komforta rikiŝo, vi povas spekti pejzaĝon saman al tiu, kiun vi vidas el buso. Ĝuu la lertecon de la rikiŝisto, kiu kondukos vin tra facila vento blovanta en la havenurbo Jokohamo.