Rekomendindaj turismaj vidindaĵoj

Ni rekomendas al vi tri ekskursojn. Elektu la favoran kurson el ili, kiuj konsistas el tipaj, regionaj kaj diverstemaj vidindaĵoj.

15.1 Tipaj Vidindaĵoj
Laŭ via volo elektu el jenaj vidindaĵoj
Sakuragi-ĉoo (JR): piede → Simbola Turo: piede→Pormemora Parko de Velŝipo Nipponmaru: buse →Ĝardeno Sankeien: buse → Tombejo de Alilandanoj: piede → Monteta Parko Fronte al la Haveno: piede → Parko de Jamaŝita: piede → Ĉina Kvartalo: piede → Motomaĉi-Ĉuukagai (Linio de Minato-Mirai)

15.2 Regionaj Vidindaĵoj
Tiu ĉi paĝaro estas skribita pri respektivaj kvartaloj por vidindaĵoj. Bonvolu referenci rilatajn ĉapitrojn.

15.3 Diverstemaj Vidindaĵoj
15.3.1 Malnova Jokohamo
Baŝamiĉi (Linio de Minato-Mirai ): piede → Ruĝbrika Staplo: buse aŭ piede → Parko de Jamaŝita: piede → Monteta Parko Fronte al la Haveno: piede → Tombejo de Alilandanoj: piede → Domo de Diplomato: piede →Iŝikaŭa-ĉoo (JR)

15.3.2 Literaturo kaj Belarto
Sakuragi-ĉoo (JR): piede → Artmuzeo de Jokohamo: piede → Minato-Mirai (Linio de Minato-Mirai): trajne → Motomaĉi-Ĉuukagai: piede → Memordomo de Osaragi Ĵiroo: piede → Muzeo pri Moderna Literaturo: piede → Muzeo de Iŭasaki: piede → Motomaĉi-Ĉuukagai

15.3.3 Ĝardenoj
Negiŝi (JR): buse → Ĝardeno Sankeien: buse → Parko de Jokohamo: piede → Itala Montĝardeno: piede → Monteta Parko Fronte al la Haveno: piede → Motomaĉi-Ĉuukagai

15.3.4 Haveno de Jokohamo kaj Krozado
Minato-Mirai: piede → Pormemora Parko de Velŝipo Nipponmaru: buse → Parko de Jamaŝita: piede → Hikaŭamaru: piede → Haven-plezurboato: piede → Motomaĉi-Ĉuukagai