La Urbo Kamakura kaj ĝiaj famaj temploj

12.1 La Urbo Kamakura
(Kamakura-ŝi 鎌倉市)
Kamakura situas en kvieta valo ĉirkaŭbarita de triflankaj montetoj ĉe la kolo de la Duoninsulo de Miura fronte al la golfo Sagami. Ĝi estas historia loko, kie Minamoto-no-Joritomo, la unua ŝoguno de la klano Minamoto, starigis sian registaron en la fino de la 12a jc. Dum 200 jaroj da administrado nombro de tieaj loĝantoj kreskis ĝis 700 000, sed sinsekvaj bataloj detruis la urbon. Ĉirkaŭ Kamakura troviĝas historiaj ruinoj kaj tomboj, silentaj atestoj de pasinta gloro.
Nuntempe Kamakura havas proksimume 173 000 loĝantojn, kaj estas unu el popularaj turismaj lokoj en Japanio. En somero naĝantoj svarmas sur la marbordo. Kamakura atingeblas per unu-hora trajnveturo de Tokio, kaj duon-hora de Jokohamo.

12.2 Ŝintoa Sanktejo Curugaoka-Haĉiman-guu
(鶴岡八幡宮)
La sanktejo situas 700 metrojn nordoriente de la Stacio de Kamakura, kaj estas unu el la vizitindaj lokoj. Ĝi estis fondita en 1063 kaj en 1191 ŝoguno Joritomo translokigis ĝin al la nuna loko kiel protektantan dion por la klano Minamoto. La nuna konstruaĵo estis rekonstruita en 1828.
Giganta ginko-arbo troviĝas ĉe la maldekstra flanko de la ŝtona ŝtuparo. Ĝia cirkonferenco estas ĉ. 7-metra, kaj alteco 22-metra. Laŭ la kronologio en 1219 la tria ŝoguno Sanetomo estis mortigita tie de sia nevo Kugjo, ĉefpastro de la sanktejo Haĉiman-guu, kie li kaŝis sin malantaŭ la trunko de la arbo. Kugjo venĝis la morton de sia patro. En la sanktejo estas ekspoziciataj antikvaj glavoj, armiloj kaj aliaj postlasitaj objektoj de la periodo Kamakura (1192-1333) kiel "naciaj trezoroj".
En somero floras lotuso-floroj en la lagetoj de la ĝardeno.

* malfermita ĉiutage
* senpage
* 12 minutoj piede de Kamakura (JR)

Sur la tereno staras Muzeo de Nacia Trezoro en Kamakura (Kamakura-kokuhookan), kiu prezentas pli ol 40 valorajn artaĵojn en la periodoj de Kamakura kaj de Muromaĉi (1192-1573).
* 9:00 - 16:00 krom lundo
* 300 enoj

Sur la tereno staras ankaŭ Moderna Muzeo de Kanagaŭa (Kanagaŭa-kenricu-kindai-biĵucukan), fondita en 1951 kiel la unua publika moderna muzeo en Japanio. Ĝi havas apartajn muzeojn, unu proksime kaj la alia en la urbeto Hajama.
* 9:30 - 16:30 krom lundo
* enirpago diferencas laŭ la ekspozicioj.

Sur la tereno najbare de la lageto troviĝas Peonia ?rdeno, kie floras multspecaj peonioj vintre kaj printempe.
* 9:00 - 16:00
* 500 enoj dum sezonoj de peonio kaj hortensio
  300 enoj dum aliaj sezonoj

12.3 Granda Budha Statuo
(Kamakura-daibucu 鎌倉大仏)
La templo Kootoku-in apartenas al la sekto Ĵoodo kaj situas 1.7 kilometrojn sudoriente de la Stacio de Kamakura. Ekstere de la templo troviĝas la granda bronza Budho (daibucu). Ĝi estis origine lokita en la interno de la templo en 1252, sed la templo detruiĝis pro ŝtormego (1369) kaj pro granda cunamo (1492) postlasinte nur la statuon de la Budho.

Pri la statuo:
alteco: 11.4 m
cirkonferenco: 29.4 m
longeco de la kapo: 2.3 m
pezo: 93 t
la okuloj: el pura oro
buklharoj ĉirkaŭ la kapo onidire signifas saĝon.

* 7:00 - 18:00 malfermita ĉiutage
* 200 enoj
* 8 minutoj buse de la Stacio de Kamakura (JR)

12.4 Templo Hase-dera
(Hase-dera 長谷寺)
Ĝi estas budhisma templo situanta proksime de Daibucu, kaj enhavas la orumitan statuon de Kannon, Diino de Kompato, en alteco de 9.3 metroj. Oni diras, ke ĝi estis skulptita en 721 de la bonzo Tokudoo, kiu uzis duonon de giganta kamforarbo. La sonorilo listigita kiel grava historia artaĵo estis fandita en 1264 kaj ĝi estas la tria plej antikva sonorilo en Japanio. Survoje al la templo situanta sur la monteto oni vidas multe da malgrandaj bonzaj statuoj. Ilin donacis patrinoj por konsoli la malfeliĉan animon de mortnaskitaj beboj.

* 8:00 - 17:30 malfermita ĉiutage
* 300 enoj

12.5 Templo Engaku-ĵi (円覚寺)
En 1282 tiama regento Hooĵoo Tokimune (1251-1284) kaj ĉina bonzo Mugaku Sogen (1226-1286) fondis la templon Engaku-ĵi. Ĝi iam havis la duan rangon inter la kvin grandaj zen-temploj en Kamakura, sed kelke da konstruaĵoj estis detruitaj pro la Tertremo en 1923. Ŝjariden (halo de la sankta relikvo de Budho) estas nacia trezoro kaj enhavas laŭdire unu denton de Budho alportitan el Ĉinio. Ankaŭ la bronza sonorilo muldita en 1301 estas nacia trezoro. Ĝi estas la plej granda sonorilo en Kamakura: 2.6 metrojn alta kaj 1.4 metrojn larĝa. La sonorilejo situas sur la deklivo dekstraflanke kontraŭ du-etaĝa pordego. La templo havas multe da gravaj kulturaj posedaĵoj kaj antikvaj dokumentoj.

* 8:00 - 16:30 malfermita ĉiutage
* 200 enoj
* 1 minuto piede de la Stacio de Kitakamakura (JR)

12.6 Templo Ĵooĉi-ĵi (浄智寺)
La templo fondita en 1281 havis la kvaran rangon en Kamakura. La Granda Tertremo (1923) komplete detruis ĝin kaj poste la templo estis rekonstruita. Restis nur la ligna figuro de bonzo, kiu onidire estis farita de fama skulptisto Unkei en la komenco de la Periodo de Kamakura. Ĝi estas grava kultura posedaĵo.

* 9:00 - 16:30 malfermita ĉiutage
* 150 enoj
* 8 minutoj piede de la Stacio de Kitakamakura (JR)

12.7 Templo Tookei-ĵi (東慶寺)
Ĝi estis fondita en 1285 de la vidvino de tiama regento kiel la templo por savi malbontraktitajn edzinojn, kaj pro tio ĝi nomiĝas Enkiri-dera (templo de eksedziniĝo) aŭ Kakekomi-dera (templo de urĝa rifuĝejo). Tie troviĝas tomboj de fame konataj verkistoj kaj scienculoj.

* 8:30 - 17:00 malfermita ĉiutage
* 100 enoj
* 3 minutoj piede de la Stacio de Kitakamakura (JR)

12.8 Templo Kenĉoo-ĵi (建長寺)
Ĝi estas la unuaranga templo en Kamakura, fondita en 1253 de la regento Hooĵoo Tokijori (1227-1263) kaj ĉina altranga bonzo Rankei-Doorjuu (Daigaku-Zenĵi). En la kulmina tempo ĝi havis pli ol 1000 bonzojn, sed pro forbruliĝo de multaj konstruaĵoj, la nombro malmultiĝis. La bronza sonorilo estas la dua plej malnova en Kamakura. La ligna figuro de Hooĵoo Tokijori en la ĉefhalo estas majstraĵo en la Periodo de Kamakura.

* 8:30 - 16:30 malfermita ĉiutage
* 300 enoj
* 15 minutoj piede de la Stacio de Kitakamakura (JR)

12.9 Ŝintoa Sanktejo Kamakura-guu (鎌倉宮)
Ĝi estis konstruita en 1869 laŭ la ordono de Tennoo de Meiĵi, omaĝe al Princo Morinaga (1308-1335), la tria filo de la Tennoo de Godaigo (1288-1339). La princo estis kaptita de la armeo de Aŝikaga post sia malsukcesa renverso por restarigi potencon de tennoo. Li estis malliberigita en la ŝtonkaverno malantaŭ la nuna sanktejo kaj mortigita en 1335 je la aĝo de 27.

* 9:30 - 16:30 malfermita ĉiutage
* senpage
* 8 minutoj buse de la Stacio de Kamakura (JR)

12.10 Templo Zuisen-ĵi (瑞泉寺)
La templo estis fondita en 1327 de bonzo Musoo Soseki fame konata kiel ĝardenisto de zen-stilo. Multaj homoj vizitas la templon por spekti umeflorojn en printempo kaj ruĝajn foliojn en aŭtuno.

* 9:00 - 16:30 malfermita ĉiutage
* 100 enoj
* 12 minutoj piede de Ŝintoa Sanktejo Kamakura-guu

Legendo pri la Monteto Kinubari

Ekzistas la monteto nomata Kinubari (Kinu signifas silkon, Kinubari signifas "kovrita de silko") inter la urboj Kamakura kaj Zuŝi. Ĝi estas 120 metrojn alta. En la Epoko de Kamakura (1192-1333) staris la vilao Nagoe de Hooĵoo Tokimasa, la patro de Masako, kiu estis la edzino de la ŝoguno Minamoto-no-Joritomo. La vilao situis ĉe la okcidenta piedo de ĉi tiu monteto. Kiam Masako revenis al la vilao de sia patro por akuŝi la 18an de julio en 1192, ŝi diris al sia patro, ke ŝi dezirus rigardi la monteton kovritan de neĝo. Aŭdinte tion, la ŝoguno Joritomo ordonis subulojn kovri la monteton per blanka silko por ŝajnigi ĝin kiel neĝon. Dank' al tio, Masako ĝuis rigardi kvazaŭ neĝkovritan monteton. Laŭdire la nomo Kinubari devenis de la legendo.