Ĉirkaŭaĵo de la Stacio de Jokohamo


9.1 Stacio de Jokohamo
(Jokohama-eki 横浜駅)
La Stacio de Jokohamo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo aspektas ĉiam homplena kaj hastema. Ĉ. 2.8 milionoj da pasaĝeroj kruciĝas tie ĉiutage. Ok fervojaj linioj iras en kaj el la stacio.

9.2 Magazenoj
(Hjakkaten 百貨店)
a) Sogoo (そごう横浜店), la plej granda magazeno en Japanio, staras en la orienta flanko de la stacio. Supre de la enirejo oni trovas pupo-horloĝon, popularan simbolon de Sogoo. Ĉiuhore ĉarmaj pupoj aperas el la pordetoj kaj manipulas muzikilojn. Restoracioj estas en la 10a etaĝo. En la 6a etaĝo troviĝas la Muzeo de Sogoo, la plej granda muzeo en magazenoj en Japanio, kiu ekspozicias artaĵojn el diversaj kampoj.
b) Takaŝimaja (高島屋), granda magazeno, staras en la okcidenta flanko de la stacio. Tie originalaj varoj, ekz. bildkartoj pri Jokohamo kaj dolĉaĵoj estas vendataj en la 6a etaĝo.

9.3 Volontula Centro por Gubernianoj
(Kanagaŭa-kenmin-kacudoo-sapooto-sentaa かながわ県民活動サポートセンター)
Ĝi staras en la okcidenta flanko de la stacio. Ĉi tiu centro estis malfermita en 1996. Ĝi provizas volontulojn per informoj kaj konsiloj pri diversaj volontulaj aktivecoj. Troviĝas en la 6a kaj 7a etaĝoj 16 ĉambroj por volontuloj, kies uzado kostas 200-450 enojn hore. En la 9a kaj 10a etaĝoj estas spacoj uzeblaj senpage por volontulaj kunvenoj. En la unua etaĝo troviĝas ekspoziciejo, restoracio, ripozejo kaj vendejo. Jokohama Esperanto-Rondo uzas la Centron por kunveni kaj movadi.

* 5 minutoj piede de Jokohamo (JR)