Ĉirkaŭaĵo de la Stacio de Sakuragi-ĉoo

(桜木町周辺)

8.1 Komerca Kvartalo
Laŭ la stratetoj vice troviĝas trinkejoj kaj manĝejoj. Dum la Dua Mondmilito la kvartalo estis tute bruligita. Tuj post la milito oni starigis barakojn kaj kontraŭleĝe vendis varojn, precipe nutraĵojn de usona armeo. Nun la stratetoj estas bele pavimitaj kaj ne restas postsignoj de la milito.
Tie naskiĝis japana ĵazo. Ĝi malaperis dum la milito, sed post la malvenko de Japanio revenis kun usonaj soldatoj. Nun ĵazfestivalo de Jokohamo okazas ĉiujare du tagojn en oktobro. En la kvartalo okazas ankaŭ festivalo de strat-artistoj en aprilo.

8.2 Parko kaj Bestĝardeno en Nogejama
(Nogejama-kooen kaj Nogejama-doobucuen 野毛山公園と野毛山動物園)
La parko situas sur altaĵo de la kvartalo Noge. Dum la Dua Mondmilito japana armeo rezidis kaj post la milito usona armeo garnizonis tie. Nun estas oazo de urbanoj. Bestĝardeno okupas parton de la parko kaj vivas pli ol 960 bestoj de 130 specoj. Ne troviĝas rara besto, sed infanoj povas ludi kun malgrandaj bestoj. Kiam la municipo decidis fari novan bestĝardenon Zuurasia kaj fermi ĉi tiun bestĝardenon, okazis grandskala protesto, kaj pro tio la urbo rezignis la planon. Ĝ nun estas civitana bestĝardeno.

* 9:30 - 16:30 krom lundo
* senpage
* 15 minutoj piede de Sakuragi-ĉoo (JR)

8.3 Gaja Teatro de Jokohamo
(Jokohama-nigiŭai-za 横浜にぎわい座)
Ĉi tiu domo estas tipe japaneska teatro por diversaj popularaj amuzaĵoj kiel rakugo (komika monologo), magio, stratartaĵo ktp. La teatro estis malfermita en aprilo 2003. Troviĝas du teatroj, t.e. ĉefa granda teatro kun 410 seĝoj kaj malpli granda teatro kun 140 seĝoj. En la unua duono de monato profesiuloj ludas artojn kaj en la lasta duono civitanoj prezentas amuzartojn aŭ ekzercas sian arton.

* 3 minutoj piede de Sakuragi-ĉoo (JR, aŭ subtera linio.)

8.4 Kvartalo Momiĵi-ga-oka
(Momiĵi-ga-oka 紅葉ヶ丘)
Proksime de la Stacio de Sakuragi-ĉoo estas la strato Ongaku-doori (muzika strato). Oni piede iras laŭ la strato kelkajn minutojn ĝis dekliva vojo nomata Momiĵi-zaka. Ĝ kondukas al koncert-halo, biblioteko, junulara domo ktp.

8.5 Parko de Kamon-jama
(Kamon-jama-kooen 掃部山公園)
La parko fama pro sakurfloroj okupas parton de Momiĵi-ga-oka. Tie staras statuo de Ii Kamon-no-kami Naosuke (井伊掃部頭直弼), kiu estis unu el la ĉefministroj en la fina etapo de la Registaro de Tokugaŭa (1603-1868). La parko estis konstruita por la memoro al li. Dum la konstruado de la unua fervojo en Japanio, tie staris loĝejoj de eksterlandaj inĝenieroj, sed nun la parko estas populara ripozejo por urbanoj.

* senpage
* 12 minutoj piede de Sakuragi-ĉoo (JR)

8.6 Noo-Teatro
(Jokohama-noogakudoo 横浜能楽堂)

La teatro troviĝas en la angulo de Parko de Kamon-jama. En ĝi estas malnova noo-scenejo konstruita la unuan fojon en Tokio en 1875. Multaj el malnovaj noo-scenejoj en Tokio forbrulis dum la Dua Mondmilito. Post la milito noo-teatro reviviĝis kaj unu scenejo estis donita de la posedanto al Jokohamo en 1996. Se ne okazas prezentado, oni povas eniri en la teatron por rigardi kostumojn kaj instrumentojn.

* 9:00 - 20:00
* 12 minutoj piede de Sakuragi-ĉoo (JR)

8.7 Sanktejo de Isejama
(Isejama-kootai-ĵinguu 伊勢山皇大神宮)
La sanktejo iam estis la Loka Protektanto kaj religia filio de Ise-ĵinguu, kiu estas sanktejo de tennooj, situanta en la gubernio Mie. Grandiozaj diservoj okazas en ĉiu dua jaro. Sur la tereno staras multaj sakuroj, kaj oni fojfoje povas vidi japaneskajn kulturojn: geedziĝa ceremonio, preĝo por bona kreskado de infanoj ktp.

* senpage
* 9:00 - 20:00
* 13 minutoj piede de Sakuragi-ĉoo (JR)

Legendo pri serpentego en Kagetori-ĉoo

Najbare de la templo Ĵukoo-ĵi en Kagetori-ĉoo (en la kvartalo Tocuka, sudokcidenta parto de Jokohamo) iu riĉulo bredadis serpentegon, kiu nomiĝis Ohansan. Ĉar ĝi estis tro manĝema, la bredanto forĵetis ĝin en najbaran lageton. La malsata serpentego manĝis la ombrojn de preterpasantoj spegulitajn sur la lageto, por trompi sian malsatan stomakon. Oni diris, ke la homo englutita je sia ombro mortis en kelkaj tagoj. Embarasitaj vilaĝanoj petis lertan pafiston mortigi la serpentegon. Tamen saĝa serpentego preskaŭ ne aperis sur akvosurfacon. Pro tio la pafisto vokis la nomon Ohansan. La serpantego pensis, ke la iama bredanto venis por renkonti ĝin. Ĝi ĝoje aperis sur akvosurfacon. Tuj poste la lerta pafisto pafmortigis ĝin. Ekde tiam la lageto, kie la serpentego vivis, nomiĝis Kagetori-ike, kaj ĉirkaŭaĵo nomiĝis Teppoo-jado. La nomo de Kagetori-ĉoo devenis de la rakonto.
(Kagetori signifas japane "preni ombron". Teppoo-jado signifas "gastejon por pafisto".)