6 Tri Ĉefaj Stratoj

6.1 Strato Isezaki-ĉoo
(Isezakiĉoo-doori 伊勢佐木町通り)
La Strato Isezaki-ĉoo estis publike decidita por amuzloko en 1880. Ekde la plej aktiva periodo en la komenco de la 20a jc ĝis la Granda Tertremo en 1923, teatroj tie prosperis pro multiĝantaj spektantoj, kiuj venis ne nur de Jokohamo sed de Tokio kaj de malproksimaj lokoj. La strato samkiel la Ĉina Kvartalo estis detruita dum la Dua Mondmilito, sed poste ĝi denove prosperis kiel moderna butikstrato.
Juurindo, konata librovendejo en Jokohamo, situas tre proksime de la Stacio de Kannai. Vice starantaj arboj laŭ la strato donas agrablan atmosferon kaj oni povas ĝui promenadon aŭ butikumadon. Multaj restoracioj kaj kafejoj atendas vizitantojn. Aŭtoveturado estas malpermesita.

* 2 minutoj piede de Kannai (JR)

6.2 Strato Baŝamiĉi
(Baŝamiĉi 馬車道)
Post la malfermiĝo de la Haveno de Jokohamo (1859), alilandanoj komencis rajdi kariolojn sur la strato. De la fakto devenis la nomo de la strato: baŝa signifas kariolon, kaj miĉi signifas straton. Ĉi tie multaj objektoj fiere montris sin la unuaj en Japanio: gaslampoj, glaciaĵo, ferpontetoj, vico de cedroarboj, tajloroj ktp. Iu japano tie komencis kompanion de omnibuso. Nenio tamen restas tie, kio montras pasintan vivon escepte de kelkaj objektoj speciale konservitaj kiel historiaj memoraĵoj. Se oni atente ĉirkaŭrigardas, oni trovas ilin laŭ la strato.

* 3 minutoj piede de Baŝamiĉi (Linio de Minato-Mirai), aŭ 5 minutoj piede de Kannai (JR)

6.3 Avenua Parko
(Oodoori-kooen 大通り公園)
Tiu ĉi oblonga parko, 30 metrojn larĝa kaj 1200 metrojn longa, estis malfermita en 1978. Oni komencis ŝutplenigi kanalon en 1971. Post 7 jaroj sur la tero aperis la parko kaj sub la tero ekveturis metroa vagonaro. Tri zonoj formas tiun ĉi parkon, t.e. "Ŝtona placo", "Akva placo" kaj "Verda arbaro".

* 3 minutoj piede de Kannai (JR)

Legendo pri la granda pajlzorio en Ŝimokurata-ĉoo

En la epoko de Kamakura (1190 - 1333), vilaĝanoj en nuna Ŝimokurata-ĉoo (en la kvartalo Tocuka, sudokcidenta parto de Jokohamo) pendigis pajlzoriojn sur branĉetoj preĝante pri trankvileco de vilaĝo kaj sekureco de vojaĝantoj. Tiam la pajlzorio havis ordinaran grandecon. En la komenco de la erao Taiŝo (1912 - 1926), oni faris tiel grandan pajlzorion, 200 kilogramojn pezan, 3.5 metrojn longan kaj 1.5 metrojn larĝan. La kutimo daŭris ĝis nun. Tio estas registrita kiel historia folklora kulturaĵo, kiu bone montras malnovan moron. En ĉiu kelkjaro oni refaras la grandan pajlzorion. Same granda pajlzorio troviĝas ankaŭ en Havaja Kultura Centro donacita de la kvartalo Tocuka responde al peto de Havajo.