Centro de Jokohamo

5.1 Urbodomo de Jokohamo
(Jokohama-ŝiĉooŝa 横浜市庁舎)
La urbodomo staras antaŭ la suda elirejo de la Stacio de Kannai. Ĝi estis konstruita en 1959. Tiutempe 1.3 milionoj da homoj loĝis en Jokohamo. En 2004 la urbo nombris 3.55 milionojn da loĝantoj. La? la nombro Jokohamo estas la dua plej granda urbego en Japanio. Gravaj taskoj por la loĝantaro estas plenumataj en la 8-etaĝa konstruaĵo. Apud la enirejo de la unua etaĝo troviĝas "Civitana Halo" malfermita al la publiko. Ĝi akceptas diversajn programojn organizitajn de la urbanoj.

* 8:45 - 17:15 krom sabato, dimanĉo, festotago
* 1 minuto piede de Kannai (JR)


5.2 Parko de Jokohamo
(Jokohama-kooen 横浜公園)
Antaŭ la urbodomo de Jokohamo, trans la strato Minato-oodoori, situas la Parko de Jokohamo malfermita en 1876 kiel la unua eŭropstila parko en Japanio. La tereno estas vasta je 63000 m2. En la teritorio troviĝas la Stadiono de Jokohamo, kiu havas spektejon por 30 mil homoj. Ĝi estis finkonstruita en 1978, ne nur por basbalo, sed ankaŭ por futbalo, koncertoj kaj aliaj diversaj okazaĵoj. Ĉar la ĵetistejo de basbalo estas aŭtomate movebla, oni povas ebenigi la lokon laŭbezone.
En la nordo-orienta parto vizitantoj povas plezuri en japaneska ĝardeno, kiu estis aranĝita preskaŭ samtempe kun la konstruado de la stadiono.

* 5 minutoj piede de Kannai (JR)

5.3 Memordomo por Malfermo de la Haveno de Jokohamo
(Jokohamaŝi-kaikoo-kinenkaikan 横浜市開港記念会館)
La memordomo estis konstruita en 1917, memore al la 50-jara datreveno de la havenmalfermo al eksterlando. La plano de la memordomo estis elektita en publika konkurso, kaj la tuta kosto de la konstruo estis pagita per mondonacoj de la urbanoj. La aspekto en renesanca stilo el ruĝaj brikoj kun blankaj granitoj kaj la horloĝturo nomata Jack estas popularaj ne nur ene de la loĝantaro, sed anka? ĉe turistoj. Interne de la klasika domo vitraloj kaj olepentraĵoj plezurigas homojn per sia unika beleco kaj historieco. En 1989, la konstruaĵo estis registrita kiel unu el gravaj historiaj monumentoj de Japanio. Ĉi tie okazis la Japana Esperanto-Kongreso jam kvar fojojn, en 1980, 1985, 1990 kaj 2005.
Apud la enirejo staras monumento de Okakura Tenŝin (1862-1913), kiu estis fama belart-pedagogo, filozofo kaj historiisto. Sub la influo de la usona historiisto pri orientaj belartoj E. F. Fenollosa (1853-1908), li trovis valoron de tradiciaj japanaj artaĵoj kaj pozitive prezentis japanan kaj orientan arton al okcidenta mondo.

* 9:00 - 16:00 krom la 4a lundo
* senpage
* 1 minuto piede de Nihon-oodoori (Linio de Minato-Mirai), aŭ 10 minutoj piede de Kannai (JR)

5.4 Historia Arkivejo de Jokohamo
(Jokohama-kaikoo-ŝirjookan 横浜開港資料館)
Oni ekspozicias historiajn materialojn pri Jokohamo de la 1850-aj ĝis la 1920-aj jaroj. La materialoj koncernaj al la malfermo de la Haveno de Jokohamo en 1859 montras kiel okazis la havenmalfermo kaj kiom grave la afero influis kaj evoluigis la regionon. Tiu ĉi arkivejo estis malfermita en 1981 sur la loko de brita konsulejo, kiu funkciis ĝis 1972. Nun ĝi konservas pli ol 170 mil gravajn dokumentojn. Krom konstantaj ekspoziciaĵoj oni povas rigardi samtempe ankaŭ portempajn.

* 9:30 - 16:30 krom lundo
* 200 enoj
* 3 minutoj piede de Nihon-oodoori (Linio de Minato-Mirai), aŭ 10 minutoj piede de Kannai (JR)


5.5 Muzeo de Japana Gazetaro
(Nihon-ŝinbun-hakubucukan 日本新聞博物館)
La muzeo estis malfermita en 2000 kaj okupas 4 etaĝojn de Kultura Informcentro de Jokohamo. Oni povas lerni historion de ĵurnaloj ekde la unua eldono en Japanio (Jokohama-mainiĉi-ŝinbun, 1871) ĝis la lasta.
Oni ankaŭ montras produktprocedon per aktualaj maŝinoj ekz. rotacia presilo, bildoj, kopioj ktp.

* 10:00 - 17:00 krom lundo * 500 enoj * 0 minuto piede de Nihon-oodoori (Linio de Minato-Mirai)

5.6 Gubernia Oficejo de Kanagaŭa
(Kanagaŭa-kenĉoo-honĉooŝa 神奈川県庁本庁舎)
La impona konstruaĵo estis elfarita en 1928 surbaze de la premiita desegno el publike varbitaj konkursaĵoj en 1926. La oficejo havas pagodsimilan turon nomatan King (Reĝo) pro ĝia impona figuro kompare kun la aliaj du turoj, t.e. la svelta, ŝika horloĝturo Jack sur la Memordomo por Malfermo de la Haveno de Jokohamo kaj la turo Queen (Reĝino) simila al islama moskeo sur la Doganejo de Jokohamo. La karesnomoj King, Queen, kaj Jack devenis, laŭ onidiro, de la alvokoj de ŝipistoj, kiuj post longa vojaĝo revenante hejmhavenon rigardis la turojn kun granda trankvileco kaj ĝojo. Alfronte al la strato Nihon-oodoori la oficejo ludas gravan rolon kiel centran organizon por ĉ. 8.7 milionoj da gubernianoj.

* 10 minutoj piede de Kannai (JR), aŭ 1 minuto piede de Nihon-oodoori (Linio de Minato-Mirai)

5.7 Eŭrazia Kultura Muzeo de Jokohamo
(Jokohama-juurasia-bunkakan 横浜ユーラシア文化館)
La muzeo montras ĉ. 2500 antikvajn artaĵojn en Eŭrazio en la sferoj de ceramikaĵo, vitraĵo, mono, ornamaĵo ktp. Oni povas apreci la ekspoziciaĵojn en kvin temoj: (1)dezerto kaj stepo, (2)koloro kaj formo, (3)ornamaĵo, (4)tekniko, (5)lingvo kaj imago.

* 9:30 - 17:00 krom lundo
* 200 enoj
* najbare de Nihon-oodoori (Linio de Minato-Mirai), aŭ 10 minutoj piede de Kannai (JR)

5.8 Historia Muzeo de Kanagaŭa
(Kanagaŭa-kenricu-rekiŝi-hakubucukan 神奈川県立歴史博物館)
La domo estis desegnita de la fama arkitekto Cumaki Joritaka kaj konstruita kiel ĉefoficejo de la eksa Banko Jokohama-Ŝookin en 1904. En 1964 la gubernio Kanagaŭa aĉetis la domon kaj malfermis ĝin kiel Historian Muzeon de Kangaŭa en 1967. La grandioza eŭropstila konstruaĵo estis unu el reprezentaĵoj de la erao Meiĵi (1868-1912) kaj klasifikita kiel grava historia monumento en 1969. Oni ĝuos tie diversajn kolektojn de historiaj kaj kulturaj aĵoj en kvin temoj: (1)homoj de la antikva regiono Sagami, (2)vivo en mezepoko kaj la urbo Kamakura, (3)komerco, turismo kaj populara kulturo en frua moderna periodo, (4)malfermo de Jokohamo kaj modernigo, (5)nuntempa gubernio Kanagaŭa kaj tradicia kulturo.

* 9:30 - 17:00 krom lundo
* 300 enoj
* 1 minuto piede de Baŝamiĉi (Linio de Minato-Mirai), aŭ 8 minutoj piede de Kannai (JR)