Ĝeneralo
Jokohamo
Programo
Kongresejoj
OftajDemandoj
Loĝejoj
日本語


Programoj kaj Okazaĵoj


   Pri ĝenerala programo de U.K. vidu la retejon de UEA

   Pri ĝisdata aktivado por U.K. utilos subaj komunikaĵoj el LKK.

   Jen sekvas programeroj de LKK k.a. sufiĉe atentindaj!


*** Junulara/Publika Programo ***
"Jokohama Esperanto-Semajno 2007" okazos en ZAIM, du staciojn for de Pacifiko-Jokohamo, paralele kun U.K. Junuloj en L.K.K. organizas Esperanto-kurson, muzik-koncerton, japankulturan kurson, ktp.
Nepre vizitinda kaj vizitenda!


*** Infanvartejo ***
Verdan antaŭtukon aŭ flavan rubandon vi serĉu. Li/Ŝi estas helpanto de Infanvartejo.
Ni vartos infanojn por liberigi gepatrojn/akompanantojn de la infano(j).
Ni helpos interamikiĝi kaj konatigi inter infanoj kaj familianoj esperantistaj trans generacioj.

DOKUMENTOJ (PDF-dosieroj) estas pretigindaj antaŭ via ekvojaĝo. Vi ŝparu tempon por aliĝi vartigadon, antaŭ kiam vi tuj iros programeron.
1. NOTAĴOJ pri Infanvartado
2. ALIĜILO kaj KONSENTILO
3. TAGRAPORTO pri individua infano vartota
4. MEDICINAJ INFORMOJ elementaj por konsulto al kuracisto(Ne estas deviga.)

*Ĉiutage de la 4a/sab. ĝis la 10a/ven. de Aŭgusto krom ekskursa merkredo
   8h45 Akcepto nur en la 5a/dim. ekakceptos je 12h30
  18h15 Dislaso
  En la 5a etaĝo de Pacifiko-Jokohamo (ĉefkongresejo).

*Por INAŬGURO(Malfermo) kaj Solena FERMO
   Ambaŭ en la 5a/dim. kaj la 11a/sab.
   ekde  9h30 Akcepto
   ekde 12h00 dislaso
   Atendu nin antaŭ vestodeponejo en la 1a etaĝo de la konstruaĵo de Halo Minato-Mirai (vickongresejo).
Kotizo 
Infanoj estas senpage zorgataj de volontulaj kongresanoj. Estas dezirinde, ke ankaŭ vi akompanantoj deĵoru mallonge.
Konsiderataj gastoj
Ĉiuj infanoj de la kongresanoj senrilate al la kapablo de Esperanto.
  Infanoj 4-10 jaraj: vartataj gastoj.
  Infanoj pli-ol-10 jaraj: vartataj kaj helpantaj.
  Infanoj malpli-ol-4 jaraj: bezonas helpantajn gepatrojn. Sed ili povas deĵori alterne.
Ĉiuj gastoj devas esti asekuritaj. Ankaŭ Multlingva Medicina Demandaro estas kunportinda.
Enhavo
Ludo, desegnado, kantado, legado-aŭskultado, k.a. kune kun helpantoj.
Vidu parton el la paperteatraĵon "Nova Urasima-Taro" en du jpeg - dosieroj:
Urasima-1
Urasima-2
Demandoj kaj Petoj
Mesaĝu al Infanvartejo de LKK: INFANO /@/ yahoogroups.jp (ŝanĝu /@/ al @, kiam vi retmesaĝas.)



Antaŭ Jokohama Kongreso, nepre vizitu!

*** La 63a Internacia Junulara Kongreso ***

La 27a de Julio - la 3a de Aŭgusto, 2007
Hanojo, Vjetnamio


*** 5a Nitobe-Simpozio ***
Europaj lingvoj kaj aziaj nacioj: pasinteco, politiko, potencialo
2-3 Augusto, 2007
en la internacia kongresejo de la Sophia-Universitato en Tokio


Paralele kun la Jokohama Kongreso:
*** Internacia Infana Kongreseto ***


Loko
Esperanto-Domo de Yatugatake(200km nord-okcidente de Jokohamo)
Dato
La 4-11, aŭgusto
Gepatroj kongresas en Jokohamo, dume infanoj transmoviĝas al Yatugatake per buso antaŭ solena malfermo kaj revenas al Jokohamo post la solena fermo.
Konsiderataj kongresanoj
Infanoj kiuj estas "denaskaj" aŭ "komunik-kapablaj" en Esperanto.
Kotizo
Ne decidita.
(En florenca UK ĝi estis 220-345 eŭroj inkluzive de ĉiuj manĝoj, tranoktoj kaj buso.)
Enhavo
Ekskurso, pikniko, kuirado, ludo kaj aliaj.
Organizanto: S-ro SCHUMANN, Bert. Vidu IIK 2007 pri aliĝo kaj detaloj.


Post Jokohama Kongreso, nepre vizitu!

*** La 40-a Konferenco de ILEI ***

VIRINOJ EN ESPERANTO-KULTURO
La 11-19an de aŭgusto, 2007, en la urbo Ranzan, Japanio

Prelegoj, kunsidoj, seminarioj, ... turismoj kaj distraĵoj ... atendas vin !


Novaĵoj! [ Ĉefaj Komunikaĵoj el Landa Kongresa Komitato. ]
7/12 Monŝanĝo al japana eno, infanvartejo, medicina informo. (n-ro 12)
6/20 Pri Japana Vizo.
6/13 KKS en Jokohamo, Subvencio de Jokohamo, Amasloĝejo. (n-ro 10)
5/31 La 9a de auxgusto estos tago de koncerto, k.a. (n-ro 9)
5/16 Prelegoj pri Japanio k.a. (n-ro 8)
4/23 Propono pri Honora Komitato (n-ro 7)
4/22 IKU-PRELEGOJ kaj AIS-KURSOJ
4/3 Japana Vespero (n-ro 6)
3/25 Movada Foiro kaj Kleriga Lundo
8/01 La oficejo de LKK translokiĝos dum UK.
* Supre montritaj numeroj estas el "Progresas preparo por Jokohama UK".