Ondas Jokohamo N-ro 5 2007-08-09, jxauxdo redakteja retadreso: ondas@jei.or.jp Kongresa Kuriero de la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio Fakto estas "Okcidento super Oriento" prelegis TSUDA Yukio en la Solena Inauxguro Bonan matenon. Koran dankon, ke vi invitis min. Mi elkore gratulas pro okazigo de la 92-a Universala Kongreso de Esperanto. Certe estus adekvate cxi tie paroli Esperante, sed bv. permesi min uzi mian gepatran lingvon. Mi volas paroli pri la kongresa temo: "Okcidento en Oriento: Akcepto kaj rezisto". Cxi-jare inter januaro kaj majo mi instruis en universitato en Kalifornio kaj diversloke en Usono prelegis pri mia temo: hegemonio aux regado de la angla. Pri tiu sperto mi volas raporti al vi hodiaux. La kongresa temo interese esprimas la strecxon inter Oriento kaj Okcidento. Okcidento ja profunde penetris en Orienton. Fakte Oriento multflanke okcidentigxis. Ekzemple la vivstilo de ni japanoj klare montras tion. Ni alkutimigxis al tio, mangxi McDonald's kaj trinki Coca Cola. Ni vestigxas ankaux euxropstile kaj logxas euxropstile. Tradiciaj japanaj logxdomoj apenaux restas. Kial Okcidento povis tiom penetri tra la tuta mondo? Unu kialo estas, ke okcidentanoj kredas sian kulturon kaj civilizon "universala" kaj altrudis per milita kaj ekonomia povo tion al la tuta mondo. Okcidentanoj evoluigis sciencon kaj teknikon, invadis la tutan mondon kaj asertas, ke la tuta mondo igxu okcidenta. Per tia t.n. "okcidenta universalismo" kaj "kultura imperiismo" la tuta mondo okcidentigxis. Tiusence, "Okcidento super Oriento" pli gxustas ol "Okcidento en Oriento". Oriento devis akcepti okcidenton. Tia okcidentigo okazis en la tuta mondo dum la lastaj 500 jaroj. Modernigxo fakte signifas okcidentigxon de la tuta mondo. Sed kiam orientanoj rimarkis, ke ili perdigxas en troa okcidentanigxo, ili komencis rezisti. Orientanoj klopodis regajni suverenecon. Sed ekzemple en Japanio, post la Dua Mondmilito, estigxis la regado de "Usono super Japanio". Tio dauxras gxis hodiaux. En la lastaj 60 jaroj, Japanio pli kaj pli usonigxis. Hodiaux oni parolas pri tutmondigxo. Tio fakte estas usonigxo. Usonajxoj igxis monda normo: Ekonomie la dolaro kaj komunikade la angla. Cxu ni senreziste akceptu tian situacion? Cxu ne indas pensi pri egaleca komunikado kaj lingva egaleco? Nun la angla regas super cxiuj aliaj lingvoj. Tiel anglalingvanoj havas grandan avantagxon, dum aliaj spertas "lingvan diskriminacion". Mi diris al usonanoj, ke la regado de la angla kauxzas "lingvan diskriminacion". Ili energie kontrauxis min, dirante, ke la mondo elektis la anglan. Kio estas la problemo? Mi refutis: "Nun ni ne havas la liberon NE elekti la anglan."Mi atentigis, ke la granda potenco de la mondangla malebligas la uzadon de aliaj lingvoj. Sed por usonanoj memevidentigxas, ke la angla estas la monda lingvo. Ili ne volis agnoski la ekziston de la problemo. Sed la reago de la usonanoj al miaj atentigoj jenis: "Oni bezonas la anglan por travivi. La angla estas sxlosilo al sukceso kaj prospero." Mi refutis: "Cxiu lingvo kaj kulturo estas nemalhavebla kaj protektindas." Ili ree kontrauxis: "Lingvo kaj kulturo cxiam sxangxigxas. Krome, ecx se lingvo perdigxus, kulturo restas." Mi denove refutis: "Lingvo ne estas distrancxebla de kulturo kaj identeco." Tiel la diskuto dauxris senfine. Sxajne mia vidpunkto sxokis usonanojn. Sed la fakto mem, ke ili energie kontrauxis, estas signifoplena. Kiusence signifonplena? Ilia kontrauxstaro al mia argumento fakte montras, kiom gravas por ili la regado de la angla. Estas danke al tiu fakto, ke ili tenas sian avantagxan pozicion en la mondo. Mia starpunkto kontrauxas gxuste tion. Do estas tute nature, ke anglalingvanoj malakceptas kritikon, kiu minacas ilian pozicion kaj profiton. Mi ankaux menciu alian gravan aspekton. Al multaj anglalingvanoj simple mankas la moralo de egaleca komunikado. Tial ili rigardas la regadon de la angla kiel naturan fenomenon. Por forigi tian malgxustan konscion, necesas severa rezisto. Mi mem klopodas rezisti verkante kaj prelegante pri la problemo de la angla regado. Ankaux la Esperanto-movadon, mi rigardas kiel movadon kontraux la mondangla. La ekzisto de Esperanto jam profunde pridemandas la regadon de la angla. En mia hodiauxa parolo mi intencis konsciigi, ke "Okcidento en Oriento" fakte signifas "Okcidento super Oriento". Nia defio estas egaligi rilaton inter Oriento kaj Okcidento. Por tio simpla akcepto ne suficxas. Pli gravas rezisto. Kaj por tia rezisto la Esperanto-movado povas ludi gravan rolon. Ekzemple esperantistoj povas kontribui al reformado de lingva instruado. Mi esperas dauxran evoluon de via agado. Dankon pro via auxskulto. (tradukis kaj interpretis KIMURA Gorou) Nova estraro de UEA elektita! Probal DASXGUPTO estas nova prezidanto de UEA, laux elekto de la Komitato en la kunsido, lunde en Jokohamo. Aliaj estraranoj estas Ranieri CLERICI kaj Claude NOURMONT, ambaux vicprezidantoj, kaj nova gxenerala sekretario estas Barbara PIETRZAK. Pliaj tri estraranoj estas Loes DEMMENDAAL, HORI Jasuo kaj Jos'e Antonio VERGARA, tiel ke la tuta nombro estos sep estraranoj. En la jxauxdo, de la UK en Jokohamo, la nova estraro prezentos sin dum matena kunsido. Raportas Ulla LUIN (KN 80) Informoj pri programeroj 1. Auxtoraj duonhoroj okazas laux la programo de la Kongresa Kuriero N-ro 1 (ne kiel indikite en la kongresa libro). Aldone, estos duonhoro en Paul GUBBINS 14:30- 15:00, jxauxde, la 9-an de auxg. 2. IKU-8 (Zhu) okazos en 14:15-15:15, vendrede, la 10-an de auxg. (ne en 14:00-15:00, jxauxde, la 9-an) en la salono Hodler. 3. SAT (sennacieculoj) 13:00-14:00 vendrede, la 10-an de auxg. en Hodler 4. Jenaj koncertaj programeroj okazos jxauxde, en Miyamoto (Gubernia Muzika halo) Piano koncerto de Tazima Mayuko en 15:00- 16:00 (atentu: tempo sxangxita) Koncerto de Asorti en 18:30-19:30 Mozart Ensemble Orchestra en 19:45-21:00 (atentu: tempo sxangxita) Kongresanoj Invitas Amikaro Bruno Gr'oning La unua prelego jam marde okazis de M. Kn'oringer en la temo: "Sxangxo per spiritaj fortoj medicine pruvebla". Profundigaj prelegoj sekvos jxauxde je la 9:00 kaj vendrede je la 10:45. raportoj 1. Fervojista kontaktkunveno 08-05, dimancxe, okazis la fervojista kontaktkunveno, kie partoprenis 30 kongresanoj el 10 landoj. La vicprezidanto de IFEF gvidis la kunvenon, kaj li parolis pri la organizo de IFEF, pri gxia historio, kaj pri la 100-jarigxo de la organizajxo. Poste li raportis pri la lasta IFEF-kongreso okazinta en Parizo en majo 2007. Poste YAMAMOTO Akiya faris fakprelegon pri la japanaj fervojoj. Post gxi okazis vigla parolado pri la fervojista Esperanto-movado, kaj pri la akurateco de japanaj fervojoj. Istv'an GULY'AS (KN 1249) 2. "Poezia Vespero" vekis emocion 08-05, dimancxe okazis "Poezia Vespero" en ZAIM, kaj kolektigxis 220 personoj plenplenaj en la cxambro, kiuj inkluzivas pli ol 50 ne-esperantistojn japanajn. Unue, prezentigxis tri poetoj: Spomenka 'STIMEC (anstataux Geraldo MATTOS), Istv'an ERTL kaj TANIKAWA Shuntaro (tre fama poeto en Japanio), kaj la poemojn tradukis IZUMI Yukio, KITAGAWA Ikuko, USUI Hiroyuki. Due, la tri poetoj parolis sian impreson reciproke. Tiu prezentado ege vekis emocion en cxeestantoj. Notinde estas, ke havis kontenton ankaux tiuj, kiuj ne komprenas Esperanton. Iu japana ne-esperantisto konfesis, ke sxi gxis nun pensasdis, ke Esperanto estas mortinta lingvo, tamen nun eksciis, ke gxi ja estas vivanta lingvo. 3. Skolta Esperanto-Ligo (SEL) 08-05, dimancxe, okazis la kunsido en Nitobe kun 10 partoprenantoj el 4 landoj -- ne nur skoltoj sed ankaux interesitoj. Ili prezentis kaj diskutis, kio estas SEL, kio estas intereso pri skolta kaj Esperanta movadoj, kiel servi por ambaux movadoj k.a. Kaj 08-06, lunde, okazis la dua kunsido en salono de la etagxo 1 kun 5 partoprenantoj el 4 landoj -- nur skoltoj kaj gvidantoj diskutis plu pri aktivado de SEL. 4. Kleriga Lundo (antauxtagmeze de la 6a, lunde) 4.1 Esperanto laux denaska metodo Preskaux cxiuj gepatroj, kiuj scipovas Esperaton, deziras ke iliaj gefiloj lernu kaj parolu la lingvon. Denaskaj esperantistoj ne estas maloftaj en nia movado. Sed cxiam estas la demando kiel instrui Esperanton al niaj infanoj. Renato CORSETTI enkondukis pri la aktivaj kaj pasivaj denaskuloj menciante kelkajn ekzemplojn. Amri WANDEL parolis pri siaj spertoj instrui infanojn kaj menciis diferencojn inter metodoj praktikataj de li mem. Francxois LO JACOMO kaj aliaj partoprenantoj ankaux kontribuis per prezantado kaj parolado pri siaj spertoj kaj la temo. 4.2 Azia Komuna Historio Partoprenis cx. 100 kongresanoj en Ludovikito. LEE Chong-Yeong, SATOO Morio kaj YU Tao prelegis pri la bezono de Komuna historio en Azio, pri traduko en Esperanto fare de 40 volontulaj esperantistoj en Azio: la Esperanta versio Historio por malfermi Estontecon -- Moderna Historio de Cxinio, Japanio kaj Koreio. La partoprenantoj rekomendis meti la kunsidon "Histrio por paco"en la programeron de Kleriga Lundo de la venonta UK. LEE Chong-yeong (KN 54) 4.3 Azia ekonomio La cxambro estis plenplena por diskuti. A.G. Rao el Barato (Hinda Unio), JIANG Limin el Cxinio, YAMASAKI Seik'o kaj OOBA Atsuo el Japnio kaj LEE Chong-Yeong el Koreio prelegis pri ekonomio en sia lando. Dum la diskuto, bezono de "Bonfarta indekso", anstataux ordinara malneta enlanda produkto en dolaro. LEE Chong-Yeong (KN 54) 4.4 retpagxaroj Janko LUIN skizis historie la aliron de al . Francesco MAURELLI: kiel uzi retpagxojn por informi? (ekstrakto de iama prelego). Bone organizitaj prelegetoj; Bertilo WENNERGREN: konsiloj -- listigotaj sur la retejo; iu koreo: en demonstro. Debato pri Mysql, yahoo kaj google kun "unikodo", ... J. Luin (KN 1311), B. Wennergren (KN 1687), F. MAURELLI (KN 1496) 4.5 Pacifiko Gvidanto de la kunveno: Mark FETTES (Kanado) Podianoj: Bradley MCDONALD (Nov-Zelando), L'ena LEROY (Nov-Kaledonio), Sergey ANIKEEV (Vladivostoko/Rusio), Jos'e Antonio VERAGARA (Cxilio) "Cxu Pacifika Oceano kunigas aux dividas?" Kunvenis cx. 40 personoj. Oni konstatis, ke jam de la pratempo Pacifiko estas regiono de migrado kaj intermiksajxo de multaj diversaj kulturoj. Krome vivas centoj da indigxenaj popoloj kun multaj diversaj lingvoj. Fakto estas, ke Pacifiko kunigas tre ricxajn landojn kaj multajn malricxajn landojn. Ekestis demando, cxu Esperanto havas rolon en rilato al indigxenaj popoloj. Mark FETTES rakontis pri "indigxena programo", en kiu oni kontaktis indigxenajn reprezentantojn de diversaj landoj kaj instruis Esperanton. 4.6 Esperanto-movado en Azio LEE Jung-kee (Koreio) raportis pri la stato de la mondo en Azio kaj pridiris okazintajn eventojn kaj jam tradiciajn renkontigxojn, ekz. Azia Kongreso, Komuna Seminario kaj Kursaro inter Japanaj kaj Koreaj gesamideanoj. Reza TORABI raportis skize pri la lastaj eventoj de la movado en Irano kaj Afganio. Dagva Gereltogtokh raportis pri mongola movado kaj ties stato. Rajendra MANADHAR raportis pri la movado en Nepalo. Shabbir Ahmadd SIAL el Pakistano raportis pri la stato de la movado kaj agadoj de pakistanaj esperantistoj. Saidnabi SAIDILHXOMZODA el Tagxikio parolis pri siaj agadoj kaj la movado en Tagxikio. 4.7 Kulturaj diferencoj Interesa temo estas interese prezentita de prelegantoj kaj ankaux de publiko. Ja oni povus pritrakti gxin inter pluraj homoj, sed plej versxajne oni kunsentas ke plej grave rolas individua familio, eduko kaj persona disponebleco por kompreni kaj fronti la kulturajn diferencojn. 4.8 Aziaj religioj Budhismo, konfuceanismo, Oomoto kadre de sxintoismo, uxonbulismo: cxi tiuj temoj estis prezentitaj al nombrega cxeestantaro de bonkvalita prelegantaro. Tamen tiuj klarigoj enkondukis en tre interesan sferon, de plimulto nekonatan, kio tutcerte tiklis cxies scivolemon kaj malfermis kroman pordon al komprenemo de aliaj homaj kulturoj. Plej espereble la prelego pliprofundigos siajn sciojn pri iliaj religioj, kies komuna celo estas akompani la homon laux vivovojo pavimita de pacamaj, humanecaj kaj bonaj pensoj. Elda DOERFLER (KN 486) LKK informas 1. En inauxguro, la urbestra saluto, anstatauxlegita de la vicestro, menciis la jaron 1859 kiel la jaro de malfermo de Jokohamo al la ekstera mondo, en Japanio tiam fermita al aliaj landoj, kaj baldauxos ties 150-jarigxo. La bonveniga parolado mia, de la LKKestro rimarkigis, ke tiu jaro estas la naskigxjaro de L.L. Zamenhof, kaj Japanio movade akceptis Esperanton antaux 101 jaroj. 2. En la 7a de auxg., marde, aligxintoj nombris 1886. La nombro de aligxintoj logxantaj en Japanio atingis 1003, do superis tiun de la 50a UK en 1965 je 10. SIBAYAMA Zyun'iti Iru ankaux al ZAIM (subkongresejo Erosxenko cxe NIHON-Odori) Hodiaux, jxauxde, la 9-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 14:00-15:00 Japanaj Ludoj: manlaboro kaj amuza ludo Ninin-baori (duopa jako) 15:15-16:15 Pupteatrajxo: "Kion faris sur mia kapon!?", "Huge Hanasaka, la florigisto". Prezentas: Za Tonton 15:30-16:00 Prelego el Hirosximo al la mondo, japanlingva prelego de OSIOKA Taeko 16:15-17:00 Film-prezentado: "La Patro" la originalon de KIKUCHI Kan (japana auxtoro) filmigis brazilanoj en Esperanto. 21:30-23:30 Koncerto Prezentas: 2 bandoj de super-mezlernejanoj Morgaux, vendrede, la 10-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 14:00-15:30 Sxamisena kurso Sxamiseno: tri-korda japana tradicia muzikilo. Oni povos provludi gxin. Gvidos TAZIMA Mayuko. 15:30-16:00 Prelego: El Hirosximo al la mondo. 21:30-22:30 Danc-kurso: cxa-cxa, tango, valso ktp. Gvidos Leo SAKAGUCHI kaj Cosima BREITENSTEIN 22:30-23:30 Koncerto Gvidas TAZIMA Mayuko 23:30-gxismatene Diskejo kaj Babilejo Diskludisto Leo SAKAGUCHI novaj aligxintoj 1859 1886 Reehxoj de necxeestantoj interrete 1. el Germanio Mi tre volonte dankas al vi pro la Ondas Jokohamo, kiujn mi legas interrete kun granda intereso. Per tiuj oni ankaux povas partopreni malrekte je la nuna UK en via bela urbo... Klaus-Peter BIBIKO (Magdeburg) 2. el Finnlando Estas vere granda plezuro sekvi hejme en Turku kongresajn okazintajxojn en Jokohamo pere de la Kongresa Kuriero. Regas sento, ke mi mem cxeestas. Kompletigas vian laboron bonege la elsendoj de Pola Radio, kiu donas facile palpeblan bildon pri arangxoj en la 92-a UK en Japanio sur cxemikrofona tereno. Amikan saluton al cxiuj cx. 2000 gekongresanoj. Jorma AHOM'AKI Libroj aperintaj okaze de la kongreso Rememoroj pri tempo de silko kaj pajlo verkita de Jxunicxi SAGA tradukita de Judyta YAMATO Libro pri malnova Japanio Jen interesa kolekto de rakontoj de maljunaj homoj vivantaj en orienta japana urbeto kaj gxia cxirkauxajxo en jaroj inter la fino de la 19a jc gxis 80-aj jaroj de la 20a jc. Inter la rakontantoj trovigxas tinkturisto, produktisto de tofuo, entreprenisto, rizvendisto, rivera transportisto, gejsxo, instruistino, fisxisto ... entute pli ol 50 personoj. Cxiuj tiuj homoj konis malnovan Japanion, spertis sxangxojn, kiujn alportis modernigo, kaj ekkonis abundecon. 3 900 enoj hajka angulo Varmeg' sxvitigas! En salono tamen La prelego bonas. Peter HAUGE (KN 334) (Cxi tiu mesagxo japanlingva estas adresita al neesperantistaj japanoj informe pri la UK.)