Ondas Jokohamo N-ro 4 2007-08-07, mardo redakteja retadreso: ondas@jei.or.jp Kongresa Kuriero de la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio Cxu vi spertis tradician Japanion? Karaj kongresanoj, cxu vi gxuis la tradiciajn artojn de Japanio? Vi spertis prezentajxojn, kiujn ecx japanianoj malofte spektas. Nacia Vespero okazis la 5-an de auxgusto en la Halo Zamenhof. Gxin prezidis AGOO Takasi. Unue oni prezentis gagaku (kortega danco kaj muziko). Akompanate de tradiciaj muzikiloj, kiujn ludis viroj en antikvaj kostumoj, dancis viro en luksa kostumo impone kaj solene. La titolo de la danco estis Ryou-Ou (la regxo de Ryou). Sekvis muziko ludata de junaj gemuzikistoj per kotooj (korda muzikilo) kaj sxakuhacxo (fluto el bambuo). "Sakura (cxerizfloroj)" kaj aliaj du pecoj estis luditaj. Fascinis la cxeestantaron la tria prezentajxo "sagi (egreto)". Dancistino YOSIMURA Kio prezentis soldancon akompanate de tradiciaj muzikiloj kaj kantoj ludataj de 13 viroj. La lasta prezentajxo estis tamburado de gestudentoj. Ili ludis tamburojn, fajfilojn kaj tintilojn kaj vigla ritmo skuis la korojn de la rigardantoj. Post cxiu prezentado oni havis kelkajn minutojn por foti la ludintojn. Tio gxojigis la spektantojn, cxar fotado estis malpermesita dum la prezentado. Jen vocxoj de la spektintoj: "Cxiuj prezentajxoj estis interesaj, precipe tamburado de gejunuloj." (brazilano) "Belaj spektakloj, sed sen kompreno. Mi ne povis bone sekvi la dancojn. Klarigo mankis." (franco) "Kontrasto de kvieta malrapideco kaj rapida movo estis bona kaj impresa en la soldanco 'egreto'. (japano) "Enhavo de la tri unuaj programeroj estis por mi nekomprena, iom tro tradicia kaj religiema, sed kiel turisto mi gxojas, ke mi havis sxancon ilin sperti. La muziko de kotoo jam estis pli vigla kaj la tamburoj gajigaj. Mi scivolas, cxu japanoj elektante tian programon volis kontentigi sin, aux alilandanajn esperantistojn." Andr'e GROSSMANN (KN 528) "Tre placxis! Mi sxatas popoldancojn kaj cxiam provas vidi ilin dum kongresoj. Mi ecx kunportis al Japanio diskojn kun bulgaraj popolaj dancoj por doni al amikoj -- tio estas pli bona donaco ol aliaj." Kanjo Mitev KANEV (KN 105) "Korta danco por mi, japano, ne estis interesa, gxi estis ecx enuiga (mi fakte iomete dormetis). Tamen spekti tiu-tipan spektaklon estas por plimulto la unufoja sperto, do certe spektenda. Plej sxatinda al mi estis 'bujoo-danco': sxiaj movoj estis belaj, cxarmaj kaj lertaj (sxi estis fotinda en cxiu momento). La parto kun tamburoj estis por miaj oreloj kutima, sed malgraux tio mi trovis la grupon energia kaj lerta. Tutcerte cxiuj emociigxis." ISXIKAUXA Kazuja (KN 728) "Ambaux viraj kaj virinaj dancoj estis por mi novaj kaj interesaj. La muziko de tamburoj vekis imagon." Zygmunt LANGE (KN 929) "Laux la opinio de karavano gvidata de mi la programero estis ege impona. Tutcerte gxi montras la tutan ricxecon de Japanio. Mi persone estas en Japanio jam la sesan fojon kaj vidis multajn dancojn, sed la hierauxaj estis la plej elstaraj." Andrzej GRZEBOWSKI (KN 154) "La danco kaj muziko gagaku estis por mi la unuafoja sperto. La japana danco -- la plej malrapida inter dancoj ne nur por eksterlandanoj sed ankaux por japanoj ne cxiam estas komprenebla. Mi pleje gxuis la elegantan dancon, sed ne konas gxian rakonton. Enhavo de la hierauxa Nacia Vespero estas laux mi la plej bona el inter cxiuj gxis nun viditaj." AIKAWA Setsuko (KN 253) Prezentado de la novaj honoraj membroj 1. Endre DUDICH Naskigxis en 1934. Eklernis Esperanton en 1962. Pasintaj kaj nunaj postenoj en la neesperantista mondo: Laboris kiel geologo. Faris esplorvojagxojn al Irano, Kubo kaj Kanado. Laboris en Parizo cxe la Internacia Unio de la Geologiaj Sciencoj. Estas kandidato de tersciencoj en la Hungara Akademio de Sciencoj, profesoro pri geologio en la universitato de Sopron. Pasintaj movadaj laboroj kaj postenoj: Tradukis el 20 lingvoj al Esperanto proksimume 1700 pagxojn, verkis en Esperanto 33 publikajxojn kaj inter ili du librojn: Cxu vi konas la teron? kaj La lumo nutranta, prelegis en kaj pri Esperanto en pluraj landoj, inkluzive de Brazilo, Francujo, Sanmarino, Rumanujo. Estis vicprezidanto de la klubo Konkordo en la 70-aj jaroj en Budapesxto, ano de la geologia sekcio de ISAE, membro de la komisiono pri Scienca kaj Faka aplikado de Esperanto de UEA, vicprezidanto de la Hungara Esperanto-Asocio, Honora Prezidanto de HEA de 2006. Li havas plurajn honorajn rekonojn de fakaj neesperantistaj asocioj kaj de sciencaj institucioj. 2. KONISI Gaku Naskigxis en 1934. Eklernis Esperanton en la agxo de 13 jaroj. Pasintaj postenoj en la movado: Prezidanto de la komitato de KLEG (Kansaja Ligo de Esperanto- Grupoj); cxefo de la Redakta Komisiono de la Nova Esperanto-Japana Vortaro; konsiliano de Japana Esperanto-Instituto; membro de la Akademio de Esperanto. Tradukoj el la japana: Vilagxoj en batalkampo (temas pri Vjetnama Milito) de HONDA Katuiti (1970); La Negxa Lando de KAWABATA Yasunari (1971); Notoj pri la delto de OKADA Haru (1972); Nokto de la Galaksia Fervojo de MIYAZAWA Kenzi (1994); La Flambirdo (bildrakonto) de TEZUKA Osamu (2001); kaj pluraj titoloj komune kun aliaj auxtoroj, ekzemple Hirosima-Nagasaki : Bilda dokumento pri la atombombado (1979); Postmilita japana antologio (1988). Orginalaj verkoj: Vage tra la dimensioj, kolekto de scienc-fikcietoj (1976); kaj pluraj titoloj komune kun aliaj auxtoroj, ekzemple Japana kvodlibeto (1965). Li verkis krome lernolibrojn, tradukis kantojn kaj estis aktiva plurkampe. (kontribuajxo pri KONISI Gaku fare de kongresano) KONISI Gaku, pro malsaneto ne aperas kongreseje. Li estis plurloke menciita en la Internacia Kongresa Universitato (IKU). En IKU-1, Amri WANDEL parolas, laux la fluo de astronomia temo, pri la traduko esperanten de Nokto de la Galaksia Fervojo de MIYAZAWA Kenzi, kaj ties tradukinto estis KONISI Gaku. En IKU-5, GOTOO Hitosi parolos pri la Esperanto-Japana Vortaro, kies cxefredaktoro li estis. (de SIBAYAMA Zyun'iti, KN 92) Informoj pri programeroj 1. Medicinista vizito al Rehabilitada Centro de Jokohamo Gxi okazos en la 7-a tago, marde. Detalojn legu sur p. 3 de n-ro 3. Kolektigxu cxe la enirejo de la 1-a etagxo de la kongresejo. Hideki HARADA (KN 00219) posxtelefono: 080-5231-5616 2. Esperantologia Konferenco Atentu! La definitiva tago kaj horo de la Esperanto-logia Konferenco: Cxiuj prelegoj okazos en 14:00-18:00 la 9an de auxg., jxauxde,) en Holder (t.e. tute tial same kial montrite en la kongresa libero). 3. Urgxa alvoko al ELDONISTOJ! Kiel kutime okazos dum la UK-programo "ibroj de la Jaro", en kiu vi havos okazon prezenti al la publiko viajn novajn eldonajxojn, aperintajn inter la lasta UK kaj la nuna. Gxi okazos jxauxde la 9-an de auxgusto en 10:30-12:15. Se vi ankoraux ne anoncis vin, bonvolu urgxe tion fari, lasante mesagxon cxe la rendevua tabulo (KN 78), aux cxe la libroservo, menciante kiujn novajxojn vi prezentos. Claude NOURMONT (KN 78) 4. Teatrajxo: Galileo Gxi okazos en 18:30-19:30 en MIYAMOTO (Gubernia Muzika Halo), ne kiel skribite en Kongresa Libro. 5. Junularaj Koncertoj: japana muziko, Asorti, Marimbo Gxi okazos en 18:00-21:00, en Kannai-halo. Atente rigardu mapon. Kongresanoj Invitas 1. Kolektigxu VELANOJ! Kunlaborintoj de la japana reta versio Vojagxo en Esperanto-lando kunvenu en la UK. Ankaux personoj, kies nomo aux verko aperis en Vojagxo, kunvenu. 15:00-15:30, la 9-an de auxg. jxauxde, en kongresa librovendejo (cxe la auxtoro Boris KOLKER) Poste ni kune kun B. Kolker iru ien. 2. E@I sinprezentos vendrede!!! Cxu vi ion auxdis pri lernu! (lernu.net)? Kaj cxu vi scias, kiu organizo staras malantaux gxi? Venu por konatigxi kun Esperanto@Interreto -- la organizo, kiu produktas utilajn kaj interesajn projektojn. Vendrede, en Lapenna en 10:30-12:00 kaj same vendrede kadre de la junulara programo en ZAIM en 16:00-17:30 okazos prezento de E@I kaj lernu!. La kunordiganto de E@I (Peter BAL'AZ) kaj la cxefprogramisto de lernu! (Jevgenij GAUS) rakontos al vi pli detale pri la organizo: historio, gxisnuna agado, planoj, nunaj kaj planataj projektoj. Iru ankaux al ZAIM (subkongresejo Erosxenko cxe NIHON-Odori) Interreto senpage en ZAIM Oni povas uzi komputilon kun konekto de interreto libere kaj senpage en ZAIM. Cxar tie trovigxas 2-3 sendrata LAN, oni povas uzi ankaux sian. (09:00- 21:00) Hodiaux, marde, la 7-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 13:00-13:45 Teatrajxo: "Felicxo de unu talentulo" Prezentas: gestudentoj de Sophia Universitato (Tokio). 14:00-16:00 Gustumu Japanion Kelkaj japanaj kongresanoj skize kaj pasie prezentas sian hejmlokon per sakeo kaj lokaj diversajxoj. (senpage) 22:00-23:00 Filmo-prezentado:"Etulo Issunbosxi" Tiu estas japana, fama kaj antikva rakoto. Morgaux, merkrede, la 8-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 19:30-22:00 koncertoj Prezentas: supermezlernejanoj, YOMITANZAN Kozue. Koruso, danke al bedauxrata s-ro NAKATA Teruo, kaj aliaj. Postmorgaux, jxauxde, la 9-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 14:00-15:00 Japanaj Ludoj: manlaboro kaj amuza ludo Ninin-baori (duopa jako) 15:15-16:15 Pupteatrajxo: "ion faris sur mia kapon!?","Huge Hanasaka, la florigisto" Prezentas: Za Tonton 15:30-16:00 Prelego el Hirosximo al la mondo, japanlingva prelego de OSIOKA Taeko 16:15-17:00 Film-prezentado: "La Patro" la originalon de KIKUCHI Kan (japana auxtoro) filimigis brazilanoj en Esperanto. 21:30-23:30 Koncerto Prezentas: 2 bandoj de super-mezlernejanoj LKK informas 1. al ILEI Tuj post la solena fermo, speciala auxtobuso foriros je 14:00 de la cxefa enirejo de la 1-a etagxo de la kongresejo por veturigi partoprenantojn al Ranzan por la ILEI-konferenco. Oni devas antauxpagi 15 euxrojn aux 2 400 enojn cxe la ILEI-tablo apud Hodler 2. Infanvartejo Venis al la vartejo. 4 infanoj en la 4-a, sabate kaj 18 en la 5-a, dimancxe. B.v. utiligi Infanvartejon. Necesas subskribi en konsentilo. 3. Ekskurso E4 (al Kawasaki) La horo de ekiro estas sxangxita: 08:00 -> 08:30 raportoj 1. Kunsido de Amerika Komisiono 08-05, dimancxe, okazis en Nitobe kunsido de la Amerika Komisio de UEA. Gxin prezidis gxia komisiito, Jos'e Antonio VERGARA el Cxilio. Li prezentis la cxeestantajn komisionanojn kaj informis pri la agado de la komisiono en la lastaj monatoj. Li atestigis pri la renovigita hejmpagxo kaj invitis al la 7-a Tut-Amerika Kongreso okazonta en 12-18 de julio 2008 en Kanado. Pluraj cxeestantoj finance kontribuis al la kolektado de mono cele al cxeestigo en la Tut-Amerika Kongreso de amerikanoj nepagipovaj. Atilio ORELLANA ROJAS (KN 1559) 2. Gxemelaj Urboj 08-05, dimancxe, okazis la 4-a kunveno de Gxemelaj Urboj. Cxeestis pli ol 40 kongresanoj el Cxinio, Belgio, Cxehxio, Koreio, Finnlando, Francio, Kubo, Italio, Nederlando, Japanio, Pollando, Germanio, Litovio kaj Nov-kaledonio. Renato CORSETTI kaj Maritza Guti'errez GONZ'ALEZ unue faris paroladon. Oni auxskultis la jaran raporton de la projekto "Gxemelaj Urboj" en 2006, faritan de WU Guojidug. Pieter ENGWIRDU, Zs'ofia K'OR'ODY, EGAWA Harukuni, Cwik MICHAEL kaj SUN Mingxiao en siaj paroladoj donis proponojn al evoluo de la projekto "Gxemelaj Urboj" La kunveno finigxis en amikeca intersxangxo. 3. Invititoj el Azio Kiam okazis la 50a UK en Tokio en 1965, nur 2 homoj venis el aziaj landoj krom Japanio. Kvankam la ekonomia kaj la politika situacioj ege sxangxigxis, veni al Japanio estas ankoraux malfacile por esperantistoj el multaj landoj en Azio. Tial Japana Esperanto-Instituto (JEI) projektis inviti aktivulojn proprakoste. En la lasta decembro ni elektis 23 homojn el 11 landoj, el kiuj 20 sukesis veni al Jokohamo. La 3an de auxgusto kolektigxis 13 invititoj, iliaj prizorgantoj kaj Invit-komitatanoj en la halo de Hotelo Escal. Tiu amika kunsido dauxris du horojn en la gaja etoso. Ilia motoo dum la kongreso estas: "Gxoju, lernu, amikigxu en la Esperantujo kaj dedicxu vin por la paca kaj harmonia mondo. novaj aligxintoj 1869 1884 Libroj aperintaj okaze de la kongreso Japanio estas tre longhistoria kun hereditaj kulturajxoj, sed samtempe tre moderna kun famkonataj auxtomobiloj kaj elektraj aparatoj. Tiu cxi libro eldonita memore al la UK kovras la tuton de Japanio, de la antikvo gxis la hodiauxo. Eltrovu Japanion por plene gxui la vivon en Japanio. Acxeteblas senimposte en la librservo de la UK. (900enoj) hajka angulo sur glaciajxo facile kaj senhalte roza langeto (HIROTAKA Masaaki)