Ondas Jokohamo N-ro 3 2007-08-06, lundo redakteja retadreso: ondas@jei.or.jp Kongresa Kuriero de la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio La 92-a Universala Kongreso de Esperanto Solene Inauxguris! Komence la prezidanto Renato CORSETTI prezentis podianojn kaj honorajn gastojn: diplomatojn, la gvidantinon de Oomoto ktp. La mesagxon de la urbestro NAKADA Hirosi lauxtlegis la vicurbestro. Ulla LUIN legis mesagxon de Zaleski-Zamenhof, la nepo de la majstro. Post bonveniga saluto de LKK sekvis enkonduka parolo pri la kongresa temo. Yukio TSUDA parolis, ke "akcepto" estis fakte "akceptigo" deviga, kaj la rezisto estas necesa. Li parolis en la japana kaj KIMURA Gorou tradukis en Esperanton. Anstataux kutima muzika pauxzo, cxi-jare geknaboj vigle dancis moderne sed en la tradicia kostumo. Post la pauxzo Renato CORSETTI faris festoparolon kiel la lastan taskon en sia prezidanteco (Legu la 2an numeron). Post salutoj de reprezentantoj de TEJO kaj SAT, la prezidanto prezentis novajn honorajn membrojn : KONISI Gaku kaj Endre DUDICH. Sekvis "la plej sxatata programero": saluto de reprezentantoj de la landoj. El 50 landoj la reprezentantoj salutis unu post la alia. La salutadon gvidis Amri WANDEL kaj Maritza GIUTIERREZ. Poste parolis KURISU Kei, 97-jara veterano japana apelaciis ke plivigligxu la Esperanta libro-kulturo. La partoprenantoj kantis "La Espero"kaj la prezidanto deklaris malfermon de la 92-a UK. Saluto de Louis C. ZALESKI-ZAMENHOF Sinjoro Prezidanto, Gesinjoroj, Honoraj Gastoj, Estimataj Gekongresanoj, Geamikoj karaj, alvenintaj al Jokohamo el cxiuj partoj de nia planedo, akceptu la tradician Zamenhofan saluton ! Vi reunuigxis por gxui la sen-egalan, neforgeseblan etoson de niaj kongresoj kaj por debati i.a. pri la akcepto de Okcidento en Oriento aux pri rezisto tiurilata. Tiu elektita kongresa temo aperas urgxe aktuala en nia epoko de tutmondigxo. Fakte, unu jarcenton post nia unua Universala Kongreso, kiam "... inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj ...", nun, citante la vortojn de nia Prezidanto, "... homoj kun homoj tie cxi reunuigxantaj venas ne nur de Euxropo sed de plej diversaj kulturregionoj de la mondo". Mi, persone, estante ingxeniero de pontoj, ege sxatus kontribui al konstruo de pontoj de interkompreno kaj de akcepto reciproka inter Oriento kaj Okcidento. Dum mia profesia kariero, plurajn jarojn mi funkciis kiel konsilisto cxe mondfama Tokia konstrufirmao. Tiam, dum miaj oftaj restadoj en via lando, mi spertis persone la akcepton de Oriento: mi gxuis amikecon de miaj tiamaj kunlaborantoj, mi estis kore akceptata en iliaj hejmoj, konatigxis kaj amikigxis kun iliaj gefamilianoj. Kelkajn jarojn pli malfrue mi estis akceptita ankoraux pli sincere, estante, kun mia edzino, invititoj de Oomoto, al kies membroj mi sxatus eldiri tie cxi mian apartan saluton. Mi sxatus aparte saluti ankaux doktoron Kobayashi kaj la teamon de tradukintoj de La Zamenhof-strato, kies laboro estis rekompencita per la belega eldono de la japana versio de la libro. Fine mi dezirus honori la memoron pri IT'O Kanzi, mia forpasinta spirita frato Ludovikito, el kies senlaca strebo rezultis impona kolekto de la plena verkaro de nia komuna Avo, kies ideoj estas akceptataj de bonpensantoj same en Okcidento kiel en Oriento. Tamen, kontrauxe al miaj personaj spertoj, mi konscias ke la rezisto inter Oriento kaj Okcidento certe ankoraux ne malaperis. Gxi rezultas de malkompreno ne nur de lingvo sed ankaux de kutimoj kaj gxenerale de kulturoj malsamaj. Por venki tian reziston ni devas esti armitaj de toleremo ambauxflanka. Estas ja la idealo de toleremo, kiu antaux cent dudek jaroj naskis nian Lingvon Internacian, por ke gxi faciligu la komprenon de la diverseco kaj sekve la akcepton de tiu diverseco – de diverseco, sekve de multnombro de kulturoj, kontribuanta al la spirita ricxeco de la homaro. Ni esperantistoj kontribuas per nia agado al la akcepto kaj ni kontrauxbatalas la reziston inter Oriento kaj Okcidento. Mi forte deziras al via Kongreso, ke gxi estu grava pagxo sur la vojo kondukanta al tiu nobla celo. Louis C. ZALESKI-ZAMENHOF Mesagxoj el Hirosximo al la mondo Antaux 62 jaroj, en la 6-a de auxgusto, je 08:15 sur Hiorosximon falis atombombo. Gxis nun konservigxis nur unu detruita konstruajxo, atestanta pri la tragedio, kiu nun konsistigas la Hirosximan Pacan Muzeon. La Muzeo bazigxas sur la nocio, ke nuklea armilaro neniam povintus esti uzita, neniam rajtas esti uzota. Kion do ni faru por ke neniam plu okazu la samo? Kiel ni kreu la mondon en kiu sen iu ajn dubo armiloj ne bezonigxas? Ni jam ne plu rajtas solvi niajn konfliktojn kaj decidi per konkuro de cxion detruanta forto cxe kiu flanko staras la Dio. Nun ni devas alpreni aliajn metodojn por forigi konfliktojn, ekzemple per interparoloj, negocoj, interkonsento kaj legxo. Vocxoj por paco en la mondo OSIOKA Taeko, urbano de Hirosximo, instruistino de elementa lernejo, prelegos en ZAIM (subkongresejo Erosxenko) pri kelkaj reagoj pri la Internacia Virina Tago Hirosxima. De antaux 6 jaroj laux sxia propono la Plenum-komitato de la Tago sendas leterojn en Esperanto al la mondo en diversaj temoj. Cxi-jara plano okazis en la temo: "La senmilitan morgauxon al la infanoj", kaj sxi petis al adresitoj, ke ili prezentu siajn spertojn pri la milito. Venis 158 respondoj el 50 landoj. Sxi gxojas, ke la komitatanoj eksciis, ke Esperanto estas tiel utila, ke forte Esperanto ligas homojn en la mondo. OSIOKA Taeko en 30-minuta programo en la 6-a, 9-a kaj 10-a en ZAIM sinsekve prezentos kelkajn leterojn, kiuj inkluzivas la leterojn el Koreio (spertinto de Korea-milito), el Kongo (spertinto de interna milito), el Serbio-Montenegro (poemoj versitaj sub aeratakoj en eksa Jugoslavio) kaj el aliaj. * Komence de la Internaciaj Ekzamenoj je 14:15 organizantoj planas unuminutan silenton memore al la viktimoj. Mesagxoj de la kongresanoj: 1. Por komenci mi mencios, ke mi lernis Esperanton nur pro tio ke mi estas pacamanto. Je la fino de la lasta milito mi ekpensis, ke ni tute ne bezonas armilojn. Sxtatoj devas detrui cxiujn armilojn. Ni bezonas lingvon por kunlabori kontraux militistoj en cxiuj landoj. En la jaro 1994 mi vizitis Hirosximon, kaj certe tio estis por mi la plej emocia sperto en mia vivo. Jean MARIN (KN 126) 2. Ni cxiuj deziras pacon por la tuta mondo. Tiucele ni devas cxiun tagon pripensi pri tio, mem lukti por tio, kun niaj cxirkauxuloj kaj tutplaned-nivele. Mireille GROSJEAN (KN 119) 3. La tragedio de Hirosximo nun estas en historio, kaj gxi estu tie. Daniel CULTHERT (KN 1857) 4. Estas malfacile diri cxu mi estas bonsxanca, cxu kontrauxe, tamen la spirdetena informo pri la faligo de la unua atombombo firmas en mia memoro de la lerneja agxo. En Pollando suferigita de la 2-a Mondmilito la konscio pri la kataklismo en Japanio estis vigla. Mian propran konscion kaj propran konon firmigis la vizito al Hirosximo. Nun, en la mondparto, en kiu mi logxas, tio iom paligxis, sxajne. Aliflanke, kiel nun ni deziras memorigi al la pola socio kaj la mondo la signifon de la Varsovia Insurekcio en 1944, simile ni ne permesu al la mondo forgesi la hororan mesagxon de Hirosximo el la 6-a de auxgusto 1945. Kongresanoj Invitas 1. Medicinista vizito al Rehabilitada Centro de Jokohamo La Centro estas la urba institucio, kiu zorgas kaj trejnas handikapitojn post apopleksio aux alia malsano en sia hospitalo, aux vizitante iliajn hejmojn. Gxi ankaux faras sugestojn kiel reformi ilian domon por pli facile vivi en sia hejmo. Vizitantoj, sub la gvido de prof. Ueda, estos en la institucio de 13:30 gxis 16:00. Oni ankaux prezentas filmon pri la historio kaj mastrumado de la institucio. Medicinistaj interesitoj estas petataj kolektigxi je 12:30 antaux la Kongresejo. La vizitantoj veturos en grupo. Hideki HARADA (KN 00219) posxtelefono: 080-5231-5616 2. Go-konkurso Go-konkurso okazos je 13:00-18:00, la 9-an de auxgusto (jxauxde) en Ucxuu-kiin, najbare de la stacidomo de Jokohamo (8-a etagxo de Yokohama T'oy'o Build. (adreso: 1-1-8 Kitasaiwai, Nishi-ku; tel.:045-323-1515) 3. Kongresa temo Vi cxiuj estas bonvenaj por cxeesti en la programeroj pri la kongresa temo: "Okcidento en oriento: akcepto kaj rezisto". La rilataj sesioj okazos dimancxe (13:00-14:30/Lapenna, jam finita), marde (15:00-17:00/Yagi) kaj jxauxde (12:00-14:00/ Ludovikito). Estos prelegetoj pri la temo, i.a. de Probal DASXGUPTO, A. Giridhar, Ulrich LINS, KITAGAWA Hisasi, KIMURA Goro Christoph, Bill MAK kaj ankoraux de aliaj. Marde oni ankaux havos tempon por diskutoj en malgrandaj grupoj. Kiel orientilo por diskutoj utilus anticipe pripensi la cxi-subajn kvin demandojn: 1. Kio estas "oriento", kaj kio estas "okcidento" laux vi? 2. Kiel "oriento" kaj "okcidento" renkontigxas cxe vi? 3. Cxu la diferenco de oriento/ okcidento ne supereblas? Cxu neuxtrale homa kulturo estas ebla? 4. Cxu Esperanto povas roli kiel lingva renkontigxejo inter oriento kaj okcidento? 5. Cxu oriento kaj okcidento povas havi komunan historion? USUI Hiroyuki (kn 200) Informoj pri programeroj 1. IKU8 (Zhu) okazos lunde,14:00 en Ludovikito. 2. Rondo familia okazos vendrede, je 17:00 en Hodler. 3. AIS 1-3 (Wandel) okazos je 13:15, kaj AIS 23 (Vergara) okazos je 16:30, ambaux vendrede en Yagi. (Anonco 1) Fakaj Asocioj kiuj sxatus partopreni la fakan budon kontaktu Amri WANDEL aux venu al la gicxetoj marde je 09:00. (Anonco 2) La libro de la Internacia Kongresa Universitato aperis kaj estas acxetebla en la Libroservo (prezo:1500 enoj, 121 pagxoj, 9 IKUprelegoj) 4. AERA-Renkontigxo, do la rendevuo de la amikoj de la E-elsendoj okazos jxauxde, je 14:00 la 9-an de auxgusto en la salono Lapenna. red. Barbara PIETRZAK (kn.1662) 5. Esperanto-Ligo Filatelista invitas anojn de sia asocio, cxiujn interesitojn, cxeesti kunvenon, en kiu oni interparolos pri filatelo en Esperanto, kolektado de esperantajxoj, k.a. ELF-AREK kaj ties kontribuo al la historio de la movado. Renkontigxo: cxe gicxeto de la posxtoficejo, en la 4-a etagxo, mardon la 7-an de auxg. je 12:00 Elda DOERFLER (KN 486) LKK Informas Atenton! 1. Partoprenantoj de la tuttagaj ekskursoj, kiuj mendis surloke, ne ricevos luncxon. Bv. mem acxeti luncxon. Se vi pli frue mendis, vi povos ricevi luncxon. 2. Kelkaj el logxantoj en la amaslogxejo ankoraux ne pagis logxkoston. Bv. veni por pagi cxe la logxiga servo en la 5-a etagxo! 3. Partoprenantoj en la duontagaj ekskursoj kolektigxu cxe la elirejo de la etagxo 1 (teretagxo). 4. Partoprenintoj en la 50a UK en Tokio en 1965 anoncu sin al Judyta YAMATO (KN 874), aux Kongesa Kuriero en la cxambro de LKK. Iru ankaux al ZAIM (subkongresejo Erosxenko cxe NIHON-Odori) Hodiaux, lunde, la 6-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 15:30-16:00 Prelego el Hirosximo al la mondo, japanlingva prelego de OSIOKA Taeko 21:00-01:00 Babilejo kaj Diskejo: diskludas Leo Sakaguchi (Germanio) Morgaux, marde, la 7-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 13:00-13:45 Teatrajxo: "Felicxo de unu talentulo" Prezentas: gestudentoj de Sophia Universitato (Tokio). 14:00-16:00 Gustumu Japanion Kelkaj japanaj kongresanoj skize kaj pasie prezentas sian hejmlokon per sakeo kaj lokaj diversajxoj. (senpage) 22:00-23:00 Filmo-prezentado: "Etulo Issunbosxi" Tiu estas japana, fama kaj antikva rakonto. Libroj aperintaj okaze de la kongreso Historio por Marfermi Estontecon (Moderna Historio de Cxinio, Japanio kaj Koreio.) Pro la geografia proksimeco, Cxinio, Japanio kaj Koreio intime inter-rilatis, sed pro tio foje konfliktoj okazis, interalie en la 19-a kaj la 20-a jarcento. Sed en la 21-a jarcento, kiam ni devas kunvivi amike, ni nepre devas havi komunan historion por la interkomprenigxo. Antaux du jaroj en la tri landoj la komuna histori-libro eldonigxis en la respektivaj lingvoj, kaj nun aperis la Esperanta versio. Tiu cxi libro estas vere epokfara ne nur en la historia mondo sed en Esperantujo. HORI Jasuo (KN 86) hajka angulo sur glaciajxo facile kaj senhalte roza langeto (HIROTAKA Masaaki) Bonvolu viziti hejmpagxon de la UK Vi povas rigardi hejmpagxon de la kongreso per . Nia papera kuriero Ondas Jokohamo havas nur unutonan koloron, sed en la hejmpagxo vi povas rigardi kolorajn fotojn. novaj aligxintoj 1846 1868 Je 14:00 de la 5-a de auxg. la nombro de la partoprenantoj atingis 1882.