Ondas Jokohamo N-ro 2 2007-08-05, dimancxo redakteja retadreso: ondas@jei.or.jp Kongresa Kuriero de la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio Saluto de la prezidanto de UEA Inauxgura parolado okaze de la UK en Jokohamo Estimataj reprezentantoj de japanaj kaj eksterlandaj sxtatoj kaj instancoj, estimataj reprezentantoj de neregistaraj organizajxoj, karaj esperantistoj, La malfermaj kongresaj paroladoj de L. L. ZAMENHOF havis neimiteblan stilon. Tra la tuta jarcento pluraj provis imiti lin, sed, laux mia opinio, sensukcese. La problemo pri tiuj imitoj estas, ke ili kaptas nur la eksteran aspekton de la paroladoj de Zamenhof, ili kaptas la retorikan sxelon sed al ili mankas la kerno. La kerno estis la fakto, ke Zamenhof vere kredis tion, kion li diris, kaj la koro, mi dirus "la koreco", la pasio, kiun li enmetis en siajn paroladojn. En la unua kongreso en Bulonjo-sur-Maro, li diris: "Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiauxa tago, cxar inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu gxiaj sekvoj!" Fakte grandaj kaj gloraj estis gxiaj sekvoj, tiom grandaj kaj tiom gloraj, ke hodiaux ni povas diri, ke inter la modernaj kaj gastamaj muroj de Jokohamo kunvenis ne japanoj kun cxinoj, ne usonanoj kun irananoj, ne rusoj kun brazilanoj, ne tagxikoj kun koreoj, sed homoj el cxiuj mondopartoj. Malgraux tio, tamen homoj dauxre diras al ni: Cxu Esperanto ankoraux havos funkcion en la hodiauxa mondo? Cxu gxi ne restas unu el tiuj sindonaj utopioj el tiu mirinda periodo de espero, kiun la euxropanoj travivis dum la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento? Cxu nun la mondo ne estas esence malsama ol gxi estis tiam? Kie estas la tiamaj idealoj de gefrateco, homa interhelpo, tutmonda paco, kun kiuj Esperanto kuniris? Tiam la homaro batalis por aserti tiujn novajn valorojn. Nun la batalo, bedauxrinde, estas farata de la plej forta parto de la homaro por entute forigi ilin. Fakte, se oni rigardas cxirkauxe en la normala mondo, oni vidas nur timojn. Oni vidas nur civilizojn, kiuj atakas civilizojn kaj pretigas armilojn cxiam pli timindajn kontraux imagataj estontaj malamikoj. Oni vidas la ideojn de efikeco multege plipezi kompare al la ideoj pri socia solidareco. Oni vidas, ke la tuta retoriko pri helpo al disvolvo de la ekonomie malricxaj landoj montras sian veran vizagxon: retoriko kaj nenio alia. Cxu en cxi tiuj kondicxoj estas ankoraux loko en la mondo por Esperanto? Mi senhezite respondas per granda jeso. Ankaux la tempoj de Zamenhof estis malfacilaj. Krome, okupigxi pri Esperanto esence signifas okupigxi pri justeco, kaj tio cxiam estis malfacila. Tamen aspiron al justeco oni ne mortigas. Cxiuj televidoj de la mondo povas rediri al vi dum 24 horoj, ke la tago estas nokto, sed ili ne povas eterne kredigi al vi tion. Mensogoj restas mensogoj, ecx kiam cxiuj televidoj de la mondo diras la malon. Nacia lingvo restas nacia lingvo, ecx kiam cxiuj "inteligentuloj" de la mondo diras al vi, ke gxi estas internacia. Bonsxance la aspiro al justeco renaskigxas en la animo de cxiu juna homo en cxiu generacio. Kiel la juna Ludoviko, ne hazarde juna, la Esperanto-movado dauxre estis kaj gxis nun restas kontraux perforta solvo de intergentaj problemoj. Cxu vi memoras la dolor-krion de Zamenhof: "Malbenita, milfoje malbenita, estu la intergenta malamo!"? Kontraux tiu malamo ni laboras, ne por pruvi la superecon de lingvo kun akuzativo. Se ni entute produktis unu ideon, kiu estas valora ankaux por la ekstera mondo dum cxi tiuj 100 jaroj kaj pli, tiu estas gxi: homoj naskigxas egalaj ankaux kiam temas pri lingvoj. Cxio cetera estas komentoj. Armitaj per tiu ideo, ni laboru en la mondo kaj por la mondo. Fakte mi kredas, ke Esperanto estas nun vokata ludi sian pontan rolon je monda skalo, ne nur en Euxropo, sed inter la malsamaj kultur-regionoj de la mondo, la euxropa/usona, la islama, la orient-azia, la sudamerika, ktp. Se ni ne respondas al tiu voko kaj insistas okupigxi cxefe pri la problemoj kunmeti polojn kaj germanojn, ni estos preterpasataj de la mondo. En la mondo la grandaj problemoj nun estas ne la rivaleco inter Germanujo kaj Francujo sed la rivalecoj inter Cxinujo, Hindujo, la islamaj landoj, Usono (kaj tiu Euxropo, kiu deklaras sin parto de gxi), Afriko, ktp. En cxi tiu mondo de rivalecoj Esperanto devas porti sian kontribuon por faciligi la dialogon inter homoj de bona volo apartenantaj al la malsamaj grupoj. Tiel gxi konservos sian signifon kaj ecx pliigos gxin. La politiko de Esperanto en nur unu kontinento jam ne plu estas ebla. Tio ne signifas, ke oni ne luktu en sia kontinento por Esperanto, ecx male, laux la devizo: pensi tutmonde kaj agi loke. Ni, tamen, konsciu, ke Esperanto almenaux estas igxanta, ponto inter cxiuj mondaj regionoj, kaj ni helpu tiun procedon. Mi mem hontus, kiel esperantisto kaj admiranto de Zamenhof, ne okupigxi pri la grandaj problemoj de cxi tiu momento. Kiam Unesko mem kaj multaj neesperantistoj mem farigxas pli kaj pli sentemaj pri la dangxero de malapero de lingvoj kaj kulturoj kaj provas fari ion, ni ne povas lasi la neesperantistojn solaj en la defendo de la parolantoj de malgravaj kaj atakataj lingvoj. Atentu: malgravaj kaj atakataj nuntempe estas preskaux cxiuj lingvoj. Nia tasko estas defendi la lingvajn homajn rajtojn de milionoj de homoj en la mondo, kiuj estas cxiutage, cxiuhore, cxiumomente diskriminaciataj pro la lingvo, kiun ili parolas, pro la lingvo-grupo en kiu ili naskigxis. Pri lingvoj ne estas ankoraux nun vera la aserto ke "homoj naskigxas egalaj". En cxi tiu situacio ni simple ne rajtas retirigxi el la granda mondo, krom se ni volas tute perfidi la originan celon de nia movado. Mi gxojas fini mian periodon de prezidado en Japanujo, en Azio kaj vidi de la podio cxi tiun salonon. Cxu cxi tiu estos efektive la jarcento de Azio en la mondo kaj de aziaj esperantistoj en la tutmonda movado, estas ankoraux tro frue por klare vidi. Mi povas esperi pri tio. Mi volas tamen ankoraux profiti vian tempon por transdoni al vi du mesagxojn. Unue: ne auxskultu malverajn profetojn. Ne ekzistas mirakloj. Esperanto progresis dum sia historio per la laboro de miloj kaj miloj da homoj kiel vi, mildaj, trankvilaj sed obstinaj laborantoj pro la bono de la mondo. Cxiu, kiu komercas per retorikaj babiloj, per tre belaj kaj impresaj paroladoj sen iu ajn intenco apliki mem tion, kion li aux sxi predikas, perdigas al vi tempon, ecx se li aux sxi ne intencas trompi vin, sed nur imponi al vi. Permesu al mi, kiu dauxre verkis kongresajn rezoluciojn, gxuste taksi la valoron de belaj vortoj, kiuj restas belaj vortoj. Cxiu, kiu promesas la tujan finan venkon per tehxnikaj aux aliaj rimedoj, nur kondicxe ke vi financas lian aux sxian agadon trompas sin mem aux nur provas trompi vin. Cxiu, kiu invitas vin rezigni pri via laboro por Esperanto kaj nur gxui la fruktojn de tio, kion aliaj faras por krei parolantaron de Esperanto, estas ne nur malvera profeto sed ankaux malhonesta profeto. Cxiu, kiu forgesas la admonon de Zamenhof pri tio, ke sur nia flago estu skribita la vorto "konkordo", kaj interesigxas cxefe pri manieroj instigi malkonkordon, estas ne nur malvera sed ankaux malsxatinda profeto. Due: sxangxu cxion por ke nenio sxangxigxu. Ni vivas en mondo en kiu okazas dauxraj tehxnikaj progresoj. Estas esence adaptigxi al gxi. La Esperanto-movado estas jam tute alia rilate al la momento, en kiu mi eniris gxin. Tiam oni skribis 10-kopiajn cirkulerojn per karbopapero kaj per forta premado de la klavaro de la skribmasxino. Nunaj esperantistoj ecx ne scias, kio estas karbo-papero. Pluadaptigxi al la tehxnika mondo estas necesa kaj por UEA kaj por la landaj asocioj kaj por la lokaj grupoj. Reta informado kaj retaj kursoj estas esencaj iloj. Ne preteratentu tion. Sed ankaux ne tro atentu tion. La enhavo estas ankoraux pli grava ol la ilo, per kiu oni komunikas. Nenio baze sxangxigxis en la movado: la plej grava tehxnika rimedo estas ankoraux homoj pretaj labori por konvinki aliajn homojn pri bela ideo, pri bona ideo por la mondo. Cxio cetera estas nur tehxnikajxoj. Tamen kaj niaj gejunuloj kaj niaj gemaljunuloj konkurencas inter si por adaptigxi al tiuj tehxnikajxoj, kaj do ne devus esti problemoj, ecx eniri la plej jxusajn virtualajn realojn, kiuj povus oferti potencialojn por Esperanto. En sia lasta kongresa parolado en la 8-a UK en 1912-a, Zamenhof diris: "... multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos ... vi eble demandos cxu en sia lasta kongresa parolo ... li nenion pli havas por diri al ni?" Kaj li respondis al si mem: "Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaux diri al vi, cxar mia koro estas plena ..." Same mi havas ankoraux amason da aferoj dirindaj, sed cxi tiu ne estas la gxusta momento, cxar mi jam tro longe parolis. Mi baldaux reakiros la plej altan rangon en Esperantujo: "simpla esperantisto" kaj en tiu rango vi retrovos min inter vi, la aliaj simplaj esperantistoj, kaj mi havos amason da okazoj por ankoraux danki vin pro la pasinta kunlaboro kaj plue kunlabori kun vi. Mi sopiras je la momento, kiam mi cxesos esti prezidanto kaj fari paroladojn, kaj povos okupigxi finfine pri io utila al Esperanto. Dankon al vi cxiuj! Renato CORSETTI Sur la podio en la Inauxgura Soleno Sidas KANEDA Takayuki (vicurbestro de Jokohamo), USUI Hiroyuki (interpretisto), Yukio TSUDA (kondukanto de la kongresa temo), KIMURA Goro (interpretisto), GOTOO Hitosi (IKU-rektoro), SIBAYAMA Zyun'iti (prezidanto de LKK), Renato CORSETTI (prezidanto de UEA), Claude NOURMONT, (vicprezidanto de UEA), Ulla LUIN (gxenerala sekaretario), Ans BAKKER (estrarano de UEA), Maritza GUTIERREZ (estrarano de UEA), Amri WANDEL (estrarano de UEA), YU Tao (estrarano de UEA), Brian MOON (vicprezidanto de AdE), Peter BALAZ (TEJO), Zsofia KORODY (ILEI), Osmo BULLER (gxenerala direktoro de UEA) Cxeestas diplomatoj en la inauxguro s-ino Natalija BRMBOTA (ambasadoro de Kroatio) s-ro Chaim CHOSHEN (vicambasadoro de Israelo) s-ino Irena GANCHEVA (diplomato de Bulgario) s-ro Hans-Peter FLUCKIGER (konsulo de Svisio) s-ro Mario Jose DE MENEZES (vickonsulo de Brazilo) novaj aligxintoj 1824 1845 LKK Informas Hodiauxaj Vizitindaj Programeroj 1. Solena Inauxguro (10:00-12:00 en Zamenhof) Auxskultu la lastan saluton de Renato CORSETTI; Kongresa temo: Yukio TSUDA (profesoro de Universitato Tsukuba, kurso por diplomitoj); Dancpauxzo: 19 dancistoj festas la inauxguron. 2. IKU 1 / AIS 1-1 Cxi-jare Internacia Kongresa Universitato festas sian 60-an datrevenon. Elektu laux via placxo, lernu kaj parolu. Amri WANDEL: Orienta astronomio: gasto-steloj en la Galaksia Fervojo (15:00-16:30 en Lapenna) Jos'e Antonio VERGARA: Malegalecoj je sano kaj ties sociaj determinantoj (17:00-18:00 en Lapenna) 3. Prelegoj pri Japanio Naciaj trezoroj (14:45-15:45 en Yamazoe) Japanoj japanas (17:00-18:00 en Yagi) 4. Nacia Vespero Gagaku (japana kortega danco kaj muziko), Kotoa muziko akompanata de japana banbua fluto sxakuhacxo, japana tradicia danco, japana tamburado 5. Vespera promenado (20:05-23:00, antaux la kongresejo) Laux la marbordo gxuante la belajn pajzagxojn de la haveno Morgauxaj Okulkaptaj Programeroj 1. Kleriga lundo (09:00-14:00 en diversaj salonoj) Dum tiu periodo okazas diversaj temoj. 2. Azia agado (15:00-18:00 en Ludovikito) Vidu kiel Esperanto prosperas aux ne prosperas. Ni diskutu por pli da progreso. 3. Kongresa balo (21:30-23:00 en Hodler/Lapenna) Per danco ni amikigxu! Iru ankaux al ZAIM (subkongresejo Erosxenko cxe NIHON-Odori) Hodiaux, dimancxe, la 5-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 13:00-15:00 Vegetara luncxo 15:30-16:00 Prelego el Hirosximo al la mondo, japanlingva prelego de OSIOKA Taeko 16:00-18:00 Poezia Vespero Prezentas: Geraldo MATTOS, Istv'an ERTL kaj TANIGAWA Shuntaro. Oni akceptas novajn aligxojn surloke, de 15:30. Kongresanoj povas cxeesti surloke Morgaux, lunde, la 6-an de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 15:30-16:00 Prelego el Hirosximo al la mondo, japanlingva prelego de OSIOKA Taeko 21:00-01:00 Babilejo kaj Diskejo: diskludas Leo Sakaguchi (Germanio) Partoprenantoj en Antauxkongresoj atingis Jokohamon iom lacaj sed suficxe kontentaj! Antaux ol la kongreso komencigxis, la aligxintoj al Antauxkongresoj jam spertis la belan naturon kaj tradiciajn kulturojn de Japanio. AK1, vizitis la malnovajn metropolojn, nome Kioton kaj Nara kie atendis lokaj esperantistoj por akompani kaj klarigi. AK2, kiu vizitis la urbojn, Hirosximon, Okayama, Himezi, Kioton, gustumis lokan mangxajxon "Hirosxima Okonomi-yaki", kaj gxuis cxion kion lokaj esperantistoj longe preparis. AK3, kiu konsistas nur el 6 membroj, gxuis la naturon kaj tradiciajn artajxojn en Nikko kun perfekta akompano de 3 cxicxeroninoj. Kvankam okazis kelkaj akcidentoj en la grupo, kaj tajfuno estis atakanta la okcidentan Japanion, la membroj de tri Antauxkongresaj ekskursoj, plene gxuis la unuajn tagojn en Japanio, dank' al esperantistaj cxi cxeronoj kaj lokaj esperantistoj. En A2 oni vizitis la urbon Okayama. En K'orakuen-parko knabino de Esperanto-Klubo de la supermezlernejo Sany'o cxicxeronis. Oni informos la aferon per televido en la 7a de auxg. PAROLIGAJ LECIONOJ DE EDUKADO.NET (Cxiun kongresan tagon, de lundo gxis vendredo) "Pincxilumu kun ni!" Uzante pincxilojn ni deziras helpi en tio, ke konversaciemaj esperantistoj povu trovi babilpartnerojn. Komencantoj metu verdan pincxilon sur sian vestajxon, kiam ili bezonas ekzercadon en la lingvo kaj deziras paroli kun aliaj esperantistoj. La verda pincxilo indikas, ke ili sxatus babili. La pli spertaj esperantistoj uzas rugxajn pincxilojn por indiki, ke ili havas tempon, volonte konversacias ecx kun malpli spertaj samideanoj por helpi ilin en la lingvoekzercado. Ne forgesu forpreni vian pincxilon se vi ne plu havas tempon! Pincxiloj akireblas dum la lecionoj de edukado.net. AERA-Renkontigxo, do la rendevuo de la amikoj de la E-elsendoj okazos jxauxde, la 9-an de auxgusto en la salono Lapenna. red. Barbara PIETRZAK (kn.1662) Rostbankedon partoprenu! dato: 16:30-20:00, la 8an de auxg. merkrede, la tago de tuttagaj ekskursoj loko: Amaslogxejo (la Urba Centro de Eksterdoma Aktivado por Junuloj en Mitsuzawa-k'oen) kotizo: 700 enoj (Vi povas gxissate mangxi, tamen sen alkoholajxo) Mendu en la logxiga servo en la 5a etagxo. Posxtoficejo funkcias en la 4-a etagxo 13:00-17:00, la 5-an de auxg., dimancxe 09:00-16:00, la 6an (lunde), la 7an (marde), la 9an (jxauxde), la 10an (vendrede) de auxg. Cxe la posxtoficejo oni povas acxeti la ordinarajn posxtmarkojn kaj la memorigajn posxtmarkojn de la UK, kaj ricevi specialan stampon de la UK. Vin atedas RIKISXO antaux ZAIM, aux antaux Rosehotelo (proksime de Kasei-r'o, kiel oni skribas sur p. 8-9 de La Revuo Orienta, kiu estas enmetita en via kongresa sako). 2000 enoj por du personoj dum dek minutoj. La rikisxisto eklernis Esperanton por la UK! hajka angulo klimatizite, paroloj tamen ardas -- salon' Lapenna (HIROTAKA Masaaki)