Ondas Jokohamo N-ro 1 2007-08-04, sabato redakteja retadreso: ondas@jei.or.jp Kongresa Kuriero de la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio Saluto de la prezidanto de LKK Estimataj gastoj kaj karaj kongresanoj! Bonvenon al Japanio! Bonvenon al la lando en Ekstrema OKCIDENTO, rande de la Paca Oceano; al la lando en ORIENTO kiu iam akceptis hindan, cxinan kaj korean kulturon, kiu akceptas euxropan kaj amerikan kulturon tamen iafoje rezistas al ili - ni jam antaux 101 jaroj, akceptis internacian lingvon Esperanton kiel ion bonan, ion subtenindan, ion praktikeblan. Bonvenon al Jokohamo! Kiam en Bjalistoko naskigxis Zamenhof, nome en la jaro 1859, cxi tie en Jokohamo oni akceptis alilandanojn, en la gxis tiam fermitan landon. De tiam Jokohamo servis kiel la pordo de Japanio, precipe kiam sxipoj estis cxefa veturilo. NITOBE Inazo, parolanto por Esperanto en tiama Ligo de Nacioj, ekveturis de tiu cxi haveno euxropen, se mencii nur unu ekzemplon. Kaj al multaj japanaj partoprenantoj, vi estas bonvenaj cxi tie, sentu vin hejme cxi tie, kaj sentigu aliajn hejme cxi tie! Kaj denove al cxiuj kongresanoj, ni gxojas havi la okazon, ke homoj kun homoj kunvenas cxi tie, kun-parolas cxi tie, kun-organizas cxi tie kaj kun-revas cxi tie! Dankon! SIBAYAMA Zyun'iti, la Prezidanto de la Landa Kongresa Komitato de la 92a Universala Kongreso de Esperanto Salutoj el diversaj lokoj el Vjetnamio Gratulon al nia Kongreso la nauxdek-dua Pro lingvo pacama en lando cxeriza, grua! Ni ame, sindone laboru por gxia prosper' Por hela estonto de l' Homo, por bela la Ter'! DAO Anh Kha el Urbo Ho Chi Minh Honora membro de UEA Akademiano el R.D. Kongo Karaj partoprenontoj en la kongreso 2007, la klubo Stelaro de LUKALA en R.D. KONGO, malgraux nia foreco deziras al vi bonan sukceson dum via etosa restado en Japanio. La Eternulo vin benu kaj protektu. Samtempe ni sciigas al vi, ke nia klubo deziras gxemeligxi kun aliaj kluboj tra la mondo. Viaj geamikoj el Stelaro Joseph NLANDU LUYALA el Kenjo Mi volas cxion bonan al tiuj, kiuj partoprenas en la UK en via lando. Mi deziras bonegan sukceson. Kun koraj salutoj. Julius Kirwa el TOLE Mi tre bedauxras, ke mi ne havas eblecon partopreni la Kongreson. Nun mi dezirus bondezirante sukcesplenan laboron de la Kongreso kaj salutas Vin nome de la Tutmonda Ortodoksa Ligo Esperantista/ TOLE / Ni esperas, ke ankaux la 92-a UK kontribuos por la sukcesa agado de la monda esperantistaro. Kun plej koraj salutoj kaj bondeziroj prof. Bojidar Leonov Prezidanto de TOLE Utila estas La Revuo Orienta auxgusto-septembra numero Japana Esperanto-Instituto eldonis tiun cxi numeron precipe por la nejapanaj kongresanoj. Gxi estas plena de utilaj informoj por via vivo en Jokohamo: vendejoj, restoracioj, vidindajxoj, trafikoj, mapoj kaj cxio. Por bonorde komenci viajn kongresajn tagojn en Jokohamo, unue foliumu kaj kaptu la enhavon gxenerale, kaj cxiam portu gxin kun vi kaj referencu. Gxi estos la plej forta kaj utila amiko dum la UK. LKK Informas ekskurso akceptata E1 (Tokio - Edo - Ueno - Bazaroj) mardo, 5 personoj, akceptas gxis 5 auxg. merkredo, 18 personoj, akceptas gxis 6 auxg. E2 (Tokio - Tocho - Nacia Dieto - Sensoji - Nakamise - Nijubashi) merkredo, 17 personoj, akceptas gxis 6 auxg. E3 (Meiji Shinto - Toyota - Hamarikyu - Nijubashi) merkredo, 12 personoj, akceptas gxis 6 auxg. E4 (Kawasaki) merkredo, 12 personoj, akceptas gxis 6 auxg. E5 (Kamakura) merkredo, 4 personoj, akceptas gxis 6 auxg. jxauxdo, 7 personoj, akceptas gxis 7 auxg. E7 (Fujxi-Monto) merkredo, 6 personoj, akceptas gxis 6 auxg. vendredo, 30 personoj, akceptas gxis 7 auxg. D1 (Kirin-bierfarejo) mardo, 19 personoj, akceptas gxis 5 auxg. jxauxdo, 26 personoj, akceptas gxis 7 auxg. D2 (Souji-ji-Templo kaj meditado) mardo, 11 personoj, akceptas gxis la 5 auxg. La foto en Dua Bulteno estas erara. Vidu la maldekstran. D3 (Zoorasia) jxauxdo, 34 personoj, akceptas gxis 7 auxg. Zoorasia estas unika zoologia gxardeno, kaj gxi celas logxigi bestojn en naturo simila al ilia origina logxloko. Estas grandaj arboj, sub kiuj vizitantoj povas refresxigxi. D4 (Minato-Mirai 21) lundo, 20 personoj, akceptas gxis 5 auxg. jxauxdo, 9 personoj, akceptas gxis 7 auxg. D5 (Jamasxita, Cxina Kvartalo kaj Jokohama Haveno) jxauxdo, 7 personoj, akceptas gxis 7 auxg. D6 (Sanktejo de Isejama kaj Noo-teatro) mardo, 5 personoj, akceptas gxis 5 auxg. vendredo, 5 personoj, akceptas gxis 7 auxg. infanvartejo 1. Dum la Inauxguro ni akceptos infanojn Gepatroj kun infanoj povas utiligi infanvartadon dum la Inauxguro (10:00-12:00, 5 auxg. dimancxe). Venu al Salono Verda Majo (513) gxis 18:00, 4 auxg. sabate por peti tion. 2. Infanvartado komencigxos je 9:30 dimancxe Ni akceptos la infanojn apud robo-deponejo en la unua etagxo de Minato-Mirai-Halo. Kunportu la dokumentojn jam donitajn la 4an de auxgusto. (SANO Jouxko) korektoj en Kongresa Libro En Kongresa Libro estas eraroj. Cxi tie ni skribas nur gravajn erarojn. Nepre korektu en via Kongresa Libro. p.14, linio10, en 1937 en 1932 p.16, linio -2, 19:00-21:00 Nacia Vespero 18:30-21:00 Pri la sama eraro ankaux p.23, p. 33 kaj p.67 La suba estas atentigo: Malfermigxos la halo Zamenhof (Minato- Mirai-Halo) je 18:00. Nepre venu antaux 18:30, aux vi maltrafos la komencon de la Vespero. Bonvolu NE FOTI dum la prezentado de la artistoj. Fotado dum la prezentado tre malhelpas la artistojn, kaj detruas la tutan etoson de japana tradicia arto. Post cxiu prezentajxo oni havos 3 minutojn por fotado. Ankoraux unu atento: la stabanoj de la halo ne permesos kongresanojn libere eniri la halon dum la prezentado. Dum intermitoj de prezentajxoj oni rajtas eniri. Iom tro rigora trakto, sed tio cxi estas por la spektantoj de la prezentajxoj. Krome, la halo disdonos bileton, sur kiu indikita estas la numero de sidloko. Vi ricevos gxin cxe la gicxeto de la halo. Se vi volas najbare preni sidlokon kun viaj geamikoj, nepre vi venu kune kun la geamikoj kaj lauxvice ricevu la bileton. p. 17, aldonu jenan linion sub Lundo, ... 09:00-11:00 Esperantologia Konferenco 1, Lapenna (detalon vidu p.57) Same estu ankaux p. 24 kaj p.30 p.18, linio -15 15:15-15:30 AIS 2-2 15:15-16:30 AIS 2-2 Pri la sama eraro ankaux p. 29 p.18, linio -2 19:30-20:30 Teatrajxo 18:30-19:30 Pri la sama eraro ankaux p. 25, p.34 kaj p.68 (la muzika halo malfermigxos je 18:00) p.18, linio -1, Issonbohsxi Issunbohsxi p.19, linio -15, 14:00-18:00 14:00-16:00 (temas pri Esperantologia Konferenco 2. Same estu ankaux p. 26 kaj p. 30) p.19, linio -6, 15:45-16:30 Koncerto 15:00-16:00 Pri la sama eraro ankaux p. 26, p.32 kaj p.69 p.20, linio 8, koncerto de Junuloj, Erosxenko Pri la sama eraro ankaux p. 24 p.23 (aldonu jenon en programan tabelon) Salono Hodler, 13:00-16:00 Oomoto p.49, linio -6, Fighiera-Sikorska Ossaka (la nomo de la cxambro por Kongresa Kuriero) p.60, linio 12, Hayakutake Hyakutake Informejo "Informejo" servas ne nur por doni gxeneralajn informojn sed ankaux por helpi vin, kiu deziras lasi privatan mesagxon al aliaj kongresanoj per "Rendevua Tabulo". Gicxeto pri Perdajxo/Trovajxo ankaux estas cxe Informejo. korekto de skribajxo pri matenmangxo Sur p. 15 de La Revuo Orienta enmetita en vian kongresan sakon oni skribas pri matenmangxo: dekstra parto, linio 16, gxis 19:00 gxis 12:00 Atentu por ke vi ne maltrafu matenmangxon! enkonduka kurso, ankoraux unu fojon! Sur p. 6 de La Revuo Orienta oni skribas pri Enkondukaj Kursoj de Esperanto (dekstra parto, linio 4). Gxi okazos ankaux 14:00-15:30 en la 9-a de auxgusto. Iru ankaux al ZAIM (subkongresejo Erosxenko cxe NIHON-Odori) Sabato, la 4-a de auxgusto 13:00 - 19:00 Ekspozicio 21:00 - 22:00 Amika Vespero japanstila bon-danco kaj amuzaj ludoj 22:00-23:00 Koncerto de Asorti (litova muzik-grupo) Dimancxo, la 5-a de auxgusto 13:00-19:00 Ekspozicio 13:00-15:00 Vegetara luncxo Mendu cxe TEVA-budo en la Movada Foiro. Maksimume 60 personoj. Kotizo: 1000 enoj. TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetara Asocio) 15:30-16:00 Prelego el Hirosximo al la mondo japanlingva prelego de OSIOKA Taeko 16:00-18:00 Poezia Vespero Prezentas: Geraldo MATTOS, Istv'an ERTL kaj TANIKAWA Shuntaro Oni akceptas novajn aligxojn surloke, de 15:30. Maksimume 100 personoj. Kongresanoj: senpage Hodiauxaj Vizitindaj Programeroj 1. Unuafojaj Kongresanoj (15:00-16:00 Lapenna) Se vi estas unuafoja kongresano, vi estas maltrankvila. Certe vi havas demandojn pri kiel vivi en la kongresejo. En tiu kunsido oni respondos al vi pri viaj tiaj demandoj. 2. Interkona Vespero/Movada Foiro(18:00-21:00 Hodler) En Esperanto-movado estas centoj da asocioj grandaj kaj malgrandaj: landaj asocioj, lokaj grupoj, fakaj asocioj, kulturaj centroj, eldonejoj, edukaj instancoj, grupoj por hobioj ktp. En Movada Foiro pli ol 70 asocioj kaj grupoj prezentas sian agadon per afisxoj, informiloj, eldonajxoj, fotoj kaj similaj. Movada Foiro okazas dum la Interkona Vespero. Venu kaj sentu la vastecon kaj variecon de nia movado, kaj samtempe vi povos renkonti malnovajn amikojn kaj ekkonos novajn. La foiro estas malfermita ankaux al neesperantista publiko. Morgauxaj Okulkaptaj Programeroj 1. Inauxguro (10:00-12:00 Zamenhof) La ejo (Minato-Mirai-Halo) malfermigxos je 09:30. Tial venu frue, lauxeble antaux 09:50. 2. Kongresa Temo 1 (13:00-14:30 Lapenna) Laux la kongresa temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto", oni diskutas. Kongresa Temo 2 kaj 3 okazos respektive en mardo kaj jxauxdo. 3. IKU 1 (Internacia Kongresa Universitato)/AIS 1-1 (15:00-16:30 Lapenna) 4. Nacia Vespero (18:30-21:00 Zamenhof) Atentu! Ne de 19:00, sed 18:30 Sinceran Dankon! al donacintoj BLINDULA KASO ISAKI Michiko GXENERALA KASO NAKAMITI Tamihiro, TAKEHANA Tosxikazu, KOGA Siro, MIGIHARA Kimie, NAKAMITI Mituko, HUKABORI Yoshifumi, AKADA Josxihisa, HARADA Ikuo, YOSHIDA Masanori, OKAMOTO Mucuko, MIZUNO Yoshiaki, Ry'o Buitir'o, OMACHI Fumiaki INFANA KONGRESETO ISAKI Michiko TRIAMONDA FONDAJXO HUKAMI Sugako (Cxi tie menciitaj ne trovigxas en Kongresa Libro. Pro tio ni pardonpetas. ) novaj aligxintoj 1812 1823 ((foto)) La 3an de auxgusto helpantoj el la tuta lando kunvenis kaj laboris por la kongreso. hajka angulo Hajko estas mallonga, japana poemo formita en tri linioj laux la ordo 5-7-5 silaboj. Ordinare gxi entenas sezonan vorton. someraj ondoj - kunvenas homoj du mil el tuta mondo (HIROTAKA Masaaki) Auxtoraj duonhoroj sabate, la 4-a de auxgusto 16:00-16:30 (Paul GUBBINS) dimancxe, la 5-a de auxgusto 16:30-17:00 (MINE Yositaka) 17:00-17:30 (LEE Chong-Yeong) lunde, la 6-a de auxgusto 10:30-11:00 (Amri WANDEL) 12:15-12:45 USUI Hiroyuki, AIDA Yayoi, Spomenka 'STIMEC: pri japanigitaj Esperantaj verkoj 15:30-16:00 (YAMADA Tadasi) 16:00-16:30 (Gerrit BERVELING) 16:30-17:00 (Humphrey TONKIN) marde, la 7-a de auxgusto 10:00-10:30 (Judyta YAMATO) 12:00-12:30 (Ulrich LINS) 16:00-16:30 (Anna L'OWENSTEIN) 16:30-17:00 (Istrv'an ERTL) jxauxde, la 9-a de auxgusto 15:00-15:30 (Boris KOLKER) 15:30-16:00 (Spomenka 'STIMEC) vendrede, la 10-a de auxgusto 10:30-11:00 (Bertilo WENNERGREN) 11:00-11:30 (Stano MARCXEK: novaj lernolibroj) 11:30-12:00 (YAMADA Tadasi) 15:30-16:00 (HORI Jasuo) Saluto de la redaktantaro Bonvenon al Jokohamo. Ni redaktos nian kongresan kurieron Ondas Jokohamo laux jena principo: 1. Gxi estu plena de utilaj informoj. 2. Gxi estu plena de interesaj legajxoj. 3. Gxi estu plena de kontribuajxoj de vi, kongresanoj. Por igi gxin tia, ni atendas vian kontribuajxon. Rete al aux enkestigu vian manuskripton cxe informejo. Cxefredaktanto HORI Jasuo