Ondas Jokohamo ekstra numero 2007-08-11, sabato redakteja retadreso: ondas@jei.or.jp Kongresa Kuriero de la 92a Universala Kongreso en Jokohamo, Japanio Rezolucio de la 92a Universala Kongreso de Esperanto La 92a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) kun 1900 partoprenantoj el 57 landoj kun la temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto", Konstatinte, ke ideoj kaj influoj movigxas ambauxdirekte inter "Okcidento" kaj "Oriento", sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco igxis nevidebla, Konstatinte, ke tiu sama kauxzo malhelpas ankaux la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj, Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" malhelpas interlokajn dialogojn, kaj Notinte kun kontento, ke la 2008a jaro estas proklamita fare de la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj, Rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj bazigxu ne sur konflikto sed sur interkomprenigxo, justeco kaj paco, Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj, Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciigxi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperantokomunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupigxas pri tiaj problemoj, Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaux en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antauxkondicxo por la plua disvolvigxo de Esperantaj agadoj tie, Esprimas la senkondicxan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuragxigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuigxintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj. raportoj 1. Vizito al Rehabilitada Centro de Jokohamo 08-07, marde posttagmeze, sub la gvido de UEDA Satosi (KN 398) 10 medicinistoj vizitis la urban institucion, Rehabilitadan Centron de Jokohomo. D-ro Itoo, la prezidanto de la centro prezentis la institucion per filmo. La cxef-terapeuxto, s-ro Miyazi kondukis nin al vasta gimnastikejo, kie ludas handikapitoj tablotenison ks. En apuda cxambro estas instalitaj diversaj trejnmasxinoj. Li emfazis: trejnekzercado nun estas enuiga kaj peniga laboro, sed per alternado de trejnado kaj ludoj, ili sentas sin progresanta en la rehabilitado. La cxefa teknikisto, s-ro Iijima montris al ni la laboratorion. Teknikistoj esploras komputil-simuladan programon por reformi logxdomon de handikapitoj, aux ekipajxon reguligi medion de tetraplegiulo per sia spirblovado. Hideki HARADA (KN 219) 2. Japana Animacio -- Gxiaj historio kaj karakterizajxo 08-09, jxauxde, en Lapenna, prelegis HAYASI Kaneyuki pri la temo. Unue historiaj kaj industriaj flankoj estis klarigitaj: naskigxo de unua japana animacio en 1945 sub militismo; populariga kariero de bildstria gazeto gxis televido kaj kino; industriigxo laux media mikso kun diversaj varoj, ekzemple ludiloj, mangxajxoj, pupaj figuroj ktp.; la media mikso determinas ecx koloron de haroj kaj okuloj de la cxefaj figuroj ... Due menciante Walt Disney kaj Studio Ghibli, tipa kontrasto de usona kaj japana animacio estis klarigita: dualismo kaj plurismo bazita de diferenco de pensmaniero de Okcidento kaj Oriento, kiel japana filozofo SUZUKI Daisetzu opinias; klareco de venko kaj malvenko; simpleco kaj komplikeco, pri kiu la preleganto argumentas, cxu infanoj akceptas komplikecon en enhavo kaj poezio, kaj cxu violentecon de Princo Ashitaka infanoj akceptas ktp. HOTTA Hirohiko (KN638) 3. TEJO sin prezentas 08-09, jxauxde okazis la kunsido. Cxi tiu programero suferis pro manko de reprezentantoj de TEJO. Dum la jxusa IJK oni ne povis elekti novan estraron pro manko de kvorumo. Cxeestantoj auxdis la enhavon de letero al la patronoj de TEJO, en kiu oni raportis pri la pasintjaraj atingoj, inter kiuj estas menciinda la jura statuso de TEJO en Nederlando kaj la bonaj rilatoj kun UEA. Tre atentinda estas la propono estonte organizi la IJK-n en la kadro de la UK pri kiu raportis, interalie la reprezentanto de TEJO en la komitato de UEA, Peter Bal'a'z, KN 1764. raportis Diccon MASTERMAN (KN 142) 4. Ekskurso al Sankei-en 08-06, lunde, 46 ekskursis al la gxardeno Sankeien. Cxar la tago estis memortago pri la atombombo en Hirosximo, en la buso veturanta oni pregxis por la animo de la viktimoj dum 5 sekundoj. TANIGAWA Hirosi (KN 243) 5. Ateismo kaj Esperanto Dum la kongreso de la libera penso, en Parizo, en 1905, deziresprimoj estis akceptitaj favore al Esperanto. La libera penso estis do inter la unuaj organizajxoj en Francio kaj en la mondo, kiuj deklaris opinion fovore al Esperanto. Cambridge, Britujo, 1907. Tiam okazis la 3-a UK de Esperanto. Dum gxi fondigxis internacia asocio de liberpensuloj sub la nomo "Libera penso". Inter la 25 membroj-fondintoj, estis konataj nomoj kiel Moch kaj Bourlet. Memore al la centjarigxo de la libera penso prelegis Dominique SIMEONE dum la forumo de ATEO, vendrede posttagmeze. Claude NOURMONT (KN 78) 6. La Komitato de UEA 08-10, vendrede, oni kunsidis sub la gvido de la nova prezidanto Probal DASXGUPTO. Oni diskutis pri raportoj el kunsidoj de ok subkomitatoj kaj faris decidojn pri la rekomendoj en tiuj raportoj. Nova landa asocio estas akceptita: Asocio de Esperantistoj de Tagxikio. La nova komitatano s-ro Saidnabi Saidilhxomzoda (el Tagxikio) alparolis la Komitaton per dankaj vortoj. La Internacia Ekzamena Komisiono de UEA kaj ILEI havos novan konsiston post konfirma vocxdono de ILEI en la venonta semajno. La bugxeto pri la jaro 2008 estas decidita. La Komitato decidis pri rekomendoj al la estraro pri laboro por la UN-temo "2008 internacia jaro de lingvoj" Ulla LUIN (KN 80) 7. Rondo Kato Dum la kunsido oni ankaux prezentis la lastan numeron de la gazeto, kiu havas kiel cxefartikolon pri la origino kaj diversaj signifoj "maneki neko", tradicia kultajxo japana en formo de kato, kiu levas unu maneton voke. Jxurnalistino de japana katrevuo fotis la kunsidon kaj raportos pri gxi. Pro la zorgado de la budo dum la Movada Foiro dankon meritas la reprezentanto de Rondo "Kato" en Japanio, Shigeko OOBA, kaj aparte Ana MONTESINOS, kiu multe helpis Rondon "Kato" dum la UK. Rondo "Kato"/ Esperantista Kat-amikaro 8. Kunsido de LIBE 08-10, vendrede okazis la kunsido de LIBE (Ligo de Internaciaj Blindaj Esperantistoj). Cx. 40 cxeestis. Blinduloj povas legi nur brajligitajn paperojn, sed komputile ili povas auxdi mesagxojn vocxe. Kiel provo unu vocxlegigis per komputilo unu parton de la kongresa libro. En cxi tiu kongreso estis eldonita brajligita versio de Ondas Jokohamo, kaj pro tio la cxeestantoj esprimis dankon al la koncernatoj. HONDA Terumi (KN 247) Kongresanoj Invitas 1. Vizitu Grezijonon en Francio Nia esperantista kastelo akceptas grupojn gxis 50 personoj kaj la komitato penas organizi 6-semajnajn stagxojn dum la somero. Mi, Jannick HUETSCHUMANN (komitatano) bedauxras, ke la nombro de la stagxanoj ne suficxas por plenigi la kastelon, malgraux tio, ke homoj dedicxas forton kaj tempon por gxin ripari kaj beligi dum la tuta jaro. Mi proponas kursojn fare de spertuloj interalie de alilandanoj, por ke la kutima vivo dum la stagxo estu internacia kaj oni bone uzu Esperanton. Mi esperas, ke japanoj vizitos Grezijonon pli multnombre en venontaj someroj. 2. Liaoning (Cxinio) atendas vian respondon La provinco Liaoning de Cxinio starigis gxemelan rilaton kun du gubernioj de Japanio: Kanagawa kaj Toyama, kaj havas multajn gxemelajn urbojn en Japanio. Ili estas Tonami, Sapporo, Kawasaki, Obihiro, Maizuru, Tokushima, Iwaki, Yubari, Miyazaki, Nagao, Takaoka, Kitakyusyu ktp. Por aktivigi lokan Esperanto-movadon, ni, Liaoningprovinca Esperanto-Asocio, esperas kontakti samideanojn en tiuj regionoj. Ni atendas vian respondon. WU Guojiang(KN1640) 3. Rekta komerco de legomoj... Cxu iu el japanaj samideanoj konas ion pri TEIKEI (TEJKEJ)-Asocio por rekta komerco de legomoj, fruktoj ktp. Inter kamparanoj kaj urbanoj (France amap). Bv. kontakti min. (KN 1371) 4. La Meksika Esperanto-Federacio Ni invitas vin al la 8-a Landa Kongreso en la urbo Agvaska Ljentes, la loko de la Meksika Esperanto- Instituto. La kongreso okazos en 1-5 de majo 2008. La antauxkongresa ekskurso komencigxos en la 26-a de aprilo en Meksikurbo. Ni veturos per buso kaj vizitos la plej belajn urbojn, antaux ol ni atingos la gastigontan urbon. Por pli da informoj havu kontakton kun Mar cxe: . 5. Tekilo La Monda Esperanto-Movado havas sian propran tekilon! Gxi estas produkto el Meksikio. Por pli da informo vizitu , aux sendu mesagxon al 6. Petskribo por Esperanto cxe UNo Cxu vi jam subskribis la petskribon por Esperanto cxe UNo? La titolo estas "Bonvolu agnoski Esperanton kiel vian oficialan lingvon". Vi povas subskribi perrete cxe . La teksto haveblas en diversaj lingvoj cxe la Yahoo-grupo "Petskriboj". Retadreso: . Pli ol 6000 personoj kaj grupoj jam subskribis! Nepre faru tion ankaux vi. Memoru indiki vian logxlandon kaj inkluzivu komenton. 7. Demandoj pri La Alkemiisto, de Paulo COELHO Oftas demandoj pri la libro La Alkemiisto, de Paulo COELHO. Vi trovas informojn pri la libro kaj fotojn de la evento. Carlos VALLE http://br.geocities.com/carlosrgvalle/LaAlkemiisto.html 8. Euxropa manifestacio Okazos la manifestacio en 1-15 de julio 2008, de Parizo (Francio) gxis Kompostelo (Hispanio) kaj revene por diskonigi intereson de Esperanto por Euxropa Unio (demokrate, mone, lingve, diversece, efike). Informigxu, disvastigu informon, konsilu, helpu (mone ktp!) kaj cxefe per PARTOPRENO! Michele ABADA-SIMON (KN 1360) Speciala karavano Sub gvido de s-ino Tatjana LOSKUTOVA el Rusio, la tuta karavano da okcident-euxropanoj alvenis jam vendredon por la 92-a UK. La vojagxo komencigxis la 15-an de julio en Moskvo, kie ni (22 el Francio, Nederlando, Italio kaj Svislando) kolektigxis. De Moskvo ni trajnis (per Trans-siberia Fervojo!) unue al la Bajkal-lago, por pasigi tie kelkajn tagojn. Post gxuado de ties beleco, ni plu trajnis al Vladivostoko. En tiu brilege gaja urbo ni ree pasigis kelkajn tagojn. De tie, per sxipo ni veturis al Niigata (Japanio) kaj de tie do al UK. Vere mirinda kaj rekomendinda vojagxo! Gerrit BERVELING (KN 385) Bedauxrinda afero Saluton al cxiuj! Espereble iuj partoprenantoj en la Jokohama UK legos cxi tiun mesagxon, cxar temas pri grava malbona novajxo por la geklubanoj de la asocio ARRASESPERANTO (el la urbo Araso en norda Francio), kiu jam de kelkaj tagoj veturis trajne de Moskvo al Vladivostoko, kaj partoprenos la UK-on en Jokohamo. Bv. sciigi ke jxus forpasis nia amiko Max BECANT. Jean HENNEBERT L'aszl'o TONY parolis pri Esperanto L'aszl'o TONY, aliland-devena, kiu estas fame konata verkisto kaj logxas pli ol 20 jarojn en Japanio, parolis pri Esperanto en intervjuo de Ondas Jokohamo. Li lastatempe publikigis sian etan bildrakonton (la bildon desegnis lia edzino) en iu gazeto, en kiu li asertas, ke Esperanto estas lerninda lingvo kaj klarigas pri elementa skizo de nia lingvo. En la intervjuo li klarigis, ke li kapablas paroli kvar lingvojn: la angla, japana, germana, kaj Esperanto, kaj uzante "Pasportan Servon" li pasigis kelkajn tagojn en Italio. Sed partopreni en la Universala Kongreso estas cxi-jare unuafoje por li. Li rakontis unu sperton en cxi tiu kongreso, ke li akompanante membrojn de litova muzikgrupo Asorti iris al vendejo de muzikiloj por helpi ilin acxeti gitaron. Pro tio, ke estas esperantisto inter ili, kaj dank' al interpretado de L'aszl'o, ili povis facile acxeti sxatatajn gitarojn. Unu membro, kiu ne sipovas Esperanton, miras, ke Esperanto estas fakte vivanta kaj uzebla lingvo. L'aszl'o per siaj spertoj akcentis, ke unuvorte dirite lerni Esperanton estas utile kaj gxojige. Cxar, unue, lernante Esperanton, oni facile povos kompreni la strukturon aux mekanikon de aliaj lingvoj. Due, dank' al ellerno de nur unu lingvo Esperanto, oni povos kapti multajn vortojn de diversaj euxropaj lingvoj. Sekve, oni povos gxui interkomunikigxon kun alilandanoj havante sciojn pri lingvoj alilandaj pere de Esperanto. Kompreneble, videbligxos la sceno, en kiu ekzemple litovo kaj koreo kaj kubano interkomunikigxos per angla lingvo, sed se oni uzos Esperanton kiel pontlingvon, farigxos pli justece. Cxar, en la kazo de Esperanto oni neniam pripensas pri antauxulo aux posteulo en lernado kaj aliaj. intervjuis KITAGAWA Sy'ozi (KN 356) Novaj aligxintoj 1898 1900 Epizode Niaj kurieroj estis presitaj en la prescentro de la ekspoziciejo apud nia kongresejo. Ni transdonas al gxi materialon per la formo de PDF je 20:00 cxiuvespere, kaj la centro tuj komencas presi prekaux 2000 ekzemplerojn, kaj portas en nian cxambron poste. Iu oficisto diris al ni, ke ordinare en internaciaj kongresoj oni presas dokumentojn en kelkaj lingvoj: ekz. en la angla, germana, franca, japana ktp. Tamen antaux tio oni devas traduki originalajn tekstojn en tiujn lingvojn, kaj poste faras tradukitajn plurajn dokumentojn. Do, post meznokto ili devas presi. Ke oni uzas nur unu lingvon, estas tute efike, je kosto kaj homfortoj, la oficisto diris. Interesa afero por ni, cxu ne? Jokohamo 2007 Minato-Mirai En haveno de estonco Ni deponis la valizojn Ni renkontis tutmondanojn Buntan bukedon ni formas Sed grava koloro mankas Kien iras afrikanoj? Demandis mi al nigrulo : "Mi ne, el Kubo mi venas" Afrikanoj ne ekzistas? Al angolano cxuis mi Senkulpigxis li kun tristo: "Portugalo mi por cxiam" El Reunia insulo Venis anonco po unu Sed ne eblas konsideri Tie francan civitanon Kien vi iras gefratoj El afrika kontinento? Kial ni cxiuj lasis vin Al soleciga mizero? Marie-France Conde-Rey (KN 1611) hajka angulo Ekster salono Juna ekzamenoto interne timos Diccon MASTERMAN (KN 142) 50-an UK-on en Tokio 1965 mi partoprenis Temis pri la unua Universala Kongreso en Azio, karakterizita de notinda intereso de japanaj esperantistoj por kontakti eksterlandon kaj sperti la lingvon. Cxio estis nova por ni euxropanoj, cxar Japanio jxus eniris la mondajn merkatojn. Tiam mi dejxoris kiel projektisto en FIAT auxtomovil-fabriko en Italio kaj dum la kongreso mi estis invitita de la direkcio de ISUZU Motor Kompany, kie mi prezentis dokumentan filmon en Esperanto pri FIAT. Giuseppe GRATTAPAGLIA (KN 1505) Venontjaraj Kongresoj La 93-a UK okazos en Roterdamo, en 19-26 de julio 2008 celebrante la 100-jarigxon de UEA. La Centra Oficejo laboros por gxi. La 94-a UK okazos en Bjalistoko, Pollando, kie naskigxis d-ro L. L. Zamenhof. Por tio la urbestro de Bjalistoko Tadeusz TRUSKOLASKI partoprenis en la nuna UK, kaj en la kunveno de Venontaj Kongresoj la urbestro parolis suficxe longe en bona Esperanto. Saluto de urbestro Herzberg, la Esperanto-urbo Kiel Urbestro de Herzberg -- la unua urbo en la mondo kromnomita "Esperanto-urbo" -- mi transdonas al vi la plej varmajn bondezirojn de sukceso en la nomo de la enlogxantaro de la Urba Konsilantaro kaj en mia propra nomo. Kun gxojo kaj fiero mi informas vin, ke en Herzberg jam de kelkaj jaroj Esperato estas instruata en kelkaj lernejoj ... La "Esperanto-urbo" estas via urbo: Tial mi invitas vin viziti kaj gxui gxin venontjare kunlige kun la Universala Kongreso en Roterdamo. Via, Gerhard WALTER (Urbestro) Dankon al cxiuj kongresanoj! Ni skribis, ke la 6-a numero estas la lasta. Sed tro multe da materialoj restis. Ni do decidis eldoni la ekstran numeron. Tamen restas ankoraux artikolo intervjuita de Judyta Yamato. Ni publikigos iam, iel. Se vi volas ricevi malnovajn numerojn, venu al la cxambro de LKK (421). Gxis la revido en Roterdamo!