Ĝeneralo
Jokohamo
Programo
Kongresejoj
OftajDemandoj
Loĝejoj
日本語


Oftaj Demandoj pri Jokohama Kongreso

Ni ĉisube listigas demandojn kaj respondojn pri Jokohama Kongreso.


Noto 1: Ni montras la urbnomon esperante kiel "Tokio" au "Jokohamo". Fakte vi ofte trovos la nomojn angle kiel "Tokyo" au "Yokohama" en Japanio. Bv ne konfuziĝu.
Noto 2: Statistikaj faktoj troviĝas en la paĝo de Jokohamo.
Noto 3: Unu eŭro egalas al ĉ. 165 enoj en Majo 2007.



Aŭtovojo kaj Fervojo de Narita al Jokohamo
Kia estas la geografia rilato inter flughaveno kaj najbaraj urboj?
La internacia aviadejo por Tokio kaj Jokohamo estas Narita Internacia Flughaveno, kiu situas en la urbo Narita en la gubernio Ĉiba. 
Vidu
Narita Internacia Flughaveno

Se vi vojaĝos de enlanda urbo al Tokio, vi atingos Flughavenon Haneda, kiu situas en Tokio.

Kiom da minutoj kaj elspezoj oni bezonas de la flughaveno al Jokohamo?
La stacidomo de Jokohamo estas atingebla per jenaj transportiloj.
Noto: Subaj ciferoj iom varias laŭ sezono kaj horo.
Ekspresa Buso: ĉ. 90 minutoj kaj ¥3500 (pere de Haneda, seĝo rezervenda en la aviadejo). Vidu suban noton.
Ekspresa Trajno: ĉ. 90 minutoj kaj ¥4380 (pere de Tokio, seĝo rezervenda en la aviadejo)

Noto:
*La plej malmultekosta alternativo estas loka trajno. JR, Keisei(kaj Keikyu) havas sian servon al Yokohama kun ĉ.¥1600 kaj 2-2.5 horoj. Pri detaloj demandu ĉe la stacio.
*Pri via busvojaĝo de Narita al Jokohamo, vidu "De Narita al Jokohamo".
* Pri via busvojaĝo de Haneda al Jokohamo, vidu "Flughaveno Haneda".


Mapo de Minato-Mirai 21
1. Konferenca Centro de Pacifiko-Jokohamo
2. Halo Minato-Mirai
3. Gubernia Muzika Halo
4. Stacio Sakuragicho de Fervojo JR
5. Stacio Minato-Mirai de Subtera Linio MM21
6. Stacio Bashamichi de Subtera Linio MM21
7. Intercontinental Hotel
8. Simbola Turo
9. Spekta Rado Cosmo Clock
Kie en Jokohamo situas la kongresejo?
Konferenca Centro kaj Halo Minato-Mirai troviĝas en la kvartalo MM21 (Minato-Mirai 21), kiu situas ĉirkaŭ 2km de la stacidomo Jokohamo.
Gubernia Muzika Halo situas ĉ. 1.5km okcidente de Pacifiko-Jokohamo.
Kiamaniere oni povas atingi la kongresejon de la stacidomo Jokohamo?
Dekstre montrita estas mapo ĉirkaŭ Minato Mirai 21. Ni proponas jenajn manierojn al Halo Minato-Mirai kaj Konferenca Centro.

1. Subtera Fervojo (Metroo MinatoMirai): Najbara stacio estas Minato-Mirai (sama kiel la nomo de la linio). Veturile 5 minutoj + piede 4 minutoj, ¥180.
2. Fervojo: Najbara stacio estas Sakuragicho. Veturile 3 minutoj + piede 12 minutoj, ¥130.
3. Taksio: 10 minutoj, ¥650.

Ĉiukaze alta konstruaĵo "Land Mark Tower",  velforma hotelo "Grand Intercontinental" kaj granda spekta rado "Cosmo Clock" estas bonaj celmarkoj.


---> Vidu "Kongresejoj" pri bildoj.
---> Vidu "Hoteloj" por pli vasta plano.
Pri relativa valuto inter japana eno kaj eŭro, vidu supran "noto 3".

Kiom kostas la fervoja pasbileto nomata "Japan Rail Pass"?
-normalaj (duaklasaj)
Unusemajna: 28,300 enoj
Dusemajna: 45,100 enoj
Trisemajna: 57,700 enoj
-specialaj (unuaklasaj)
Unusemajna: 37,800 enoj
Dusemajna: 61,200 enoj
Trisemajna: 79,600 enoj
*rimarko: Ne aĉeteblas en Japanio. Oni antaŭaĉetu ĝin en sia lando kaj ŝanĝu al japana bileto en japana stacidomo. Sed por nur kongresi, tute malvaloras, ĉar oni ne vojaĝas.
Pri relativa valuto inter japana eno kaj eŭro, vidu supran "noto 3".

Klarigu pri la ebleco de eksterlanda monŝanĝo ĉirkaŭ la kongresejoj.
* Plejparto el japanaj bankoj kaj oportunaj vendejoj (vidu suban Novaĵo!) ne ekipas sin per tia Mona Aŭtomato (ATM) kie disponeblas eksterlandaj debetkartoj kaj/aŭ kreditkartoj. Dume multaj poŝtoficejoj ekipas sin per tia Aŭtomato, kondiĉe ke la karto enhavas identigajn 4 ciferojn.

* Plejparto el japanaj bankoj akceptas monŝanĝon al japana eno elde, ekzemple, eŭro aŭ usona dolaro. Tamen la labortempo estas kutime limigita de 9:00 ĝis 15:00. Krom bankoj, oni ne facile trovas monŝanĝejon.

Tial, rekomendindaj menieroj por eksterlandaj kongresanoj ŝanĝi monon estas:
1. Ŝanĝi monon iom pli en flughaveno.
2. ATM ĉe poŝtoficejo.
3. Bankoj en semajntagoj kaj dumtage.
4. Certaj monŝanĝejoj aŭ certaj hoteloj.

Noto: La poŝtoficejo plej proksima de la kongresejo estas tiu en Queen's Square*, 200m for de la Konferenca Centro. Ĝi funkcias ĉiutage, en semajntagoj kaj semajnfinoj, dum 9:00 - 19:00.
*
Queen's Square lokiĝas inter Simbola Turo kaj Halo Minato-Mirai. La poŝtofcejo lokiĝas en "[at!]3rd" sur la unua(tera) etaĝo.

Novaĵo! ('07.5.29)
En la 11a de Julio, ĵus antaŭ la Kongreso, ekfunkcios ATM de Banko Seven kie oni povas uzi eksterlandan kreditkarton por japana eno kondiĉe ke la karto enhavas identigajn 4 ciferojn. Oni povas elekti iun el kvar lingvoj: angla, portugala, ĉina kaj korea. ATM de Banko Seven troviĝas preskaŭ en ĉiu ĉambro de la oportuna vendejo Seven Eleven. La plej proksima vendejo estas tiu en Simbola Turo, 500m for de Pacifiko-Jokohamo.