de Narita al Jokohamo

Flughaveno Narita

Ĝi estas oficiale nomata "Narita Internacia Flughaveno". Kiam vi atingos Tokion per aviadilo (la flughaveno mem troviĝas en la gubernio Ĉiba, apud Tokio), vi suriĝos sur kurejon kaj eniros la aerostacion unuan aŭ la duan kaj fine venos al la elirejo. Ĉu ĝi estos la unua aŭ la dua, tio dependas de la flugkompanio elektita de vi. Vidu la tabelon de flugkompanio kaj aerostacio. La postaj paŝoj estas samaj en ambaŭ okazoj.
Noto: Se vi uzos Flughavenon Haneda (enlanda linio k.a.), vidu mapo de Haneda.

Ĉe la elirejo vi plue paŝos:
  1. Repreni vian pakaĵon deponitan ĉe la ekflugo.
  2. Trapasi doganejon.
  3. Renkonti iun ĉe la renkontejo.
  4. Aĉeti bileton kaj preni ekspresan buson al Jokohamo(YCAT).
La paŝo 4a povas modifiĝi al la utiligo de fervojo al Jokohamo, tamen buso estas pli rekomendinda pro geografia simpleco de biletvendejo kaj bushaltejo. (Nek taksio estas rekomendinda pro longeco de la vojo. Vi bezonos ĉ. 30 000 enojn.) Vidu subajn bildojn.

Se vi ne eraros en bus-elektado, vi trovos vin en YCAT post unu horo kaj duono.
Noto: Se eblas, vi povas elekti ekspresan buson de Narita ĝis Pacifiko-Jokahamo pere de YCAT. Vidu la hortabelon.

YCAT (Yokohama City Air Terminal)

La nomo "YCAT" estas ofte uzata por montri la stacion de ekspresaj busoj, kiu estas mallongigo de angla-devena "Yokohama City Air Terminal (Jokohama Urba Aerostacio). Ĝi lokiĝas apud la fervoja stacidomo de Jokohamo, kie kolektiĝas linioj de JR, Keikyu, Tokyu kaj Minato-mirai.
Noto: En Japanio la unua etaĝo signifas la teretaĝon.


Kiam vi atingos YCAT el Narita, via buso haltos ĉe la bushaltejo 2 (supra parto de la suba bildo). Vi povos uzi ĉaron por via pakajxo, kaj iri rekte antaŭen laŭ la sagoj al taksi-haltejo (suba parto de la suba bildo). 

Noto: Se eblos, vi povos havi utiligon de"Ekspresa buso inter Narita kaj Pacifiko Jokohama".



Retro al Oftaj demandoj.