Ĝeneralo
Jokohamo
Programo
Kongresejoj
OftajDemandoj
Loĝejoj
日本語

La Kongresejoj


La 92a Universala Kongreso okazos en la kvartalo Minato-Mirai 21(MM21), kiu estas nove konstruita urbana kaj kunvena centro de Jokohamo. La projekto Minato-Mirai 21 estis lanĉita antaŭ pli ol dek jaroj cele al reformigo de la industria regiono al urbana centro. Oni pretigis vastan terenon per fortranslokigo de malnovaj fabrikoj kaj terenigo de la najbara maro. En la jaro 1989 la rezultinta tereno servis al Jokohama Ekspozicio '89. Post tio, oni konstruis Simbolan Turon, hotelojn kaj aliajn instalaĵojn. Nun ĝi disvolvas sin kiel centron de la kulturo kaj la komerco en Jokohamo.

Pacifiko-Jokohamo/Konferenca Centro: En la jaro ĉirkaŭ 1990, Pacifiko-Jokohamo komencis konstrui diversajn konvenciajn instalaĵojn, inkluzive de Konferenca Centro, Intercontinental- Hotelo, Ekspoziciaj Haloj, Marfronta Parko, Centra Placo k.a. La Konferenca Centro (4a-5a etaĝoj) de Pacifiko-Jokohamo servos al seminarioj, fakkunsidoj k.a. en Jokohama UK.

Halo Minato-Mirai: Muzika halo en la kvartalo MM21, najbare de Pacifiko-Jokohamo. Ĝi enhavas grandan halon de 2000 seĝoj, malgrandan halon, ekzercejojn k.a. Malferma kaj Ferma Soleno, Nacia Vespero kaj Internacia Arta Vespero okazos en la granda halo.

Gubernia Muzika Halo: En 1954 Gubernio Kanagawa malfermis sole muzikcelan halon meze sur la deklivo de Momiĵi-zaka, okcidente de MM21. Teatraĵoj kaj koncertoj okazos en ties 1000-seĝa halo.

ZAIM: Meze en la urbo, apud Nihon-Oodoori, eks-oficejoj de ministerioj estis malfermitaj al junaj artistoj kaj NPO. Junulara programo kaj publika programo ĉefe prezentiĝos ĉi tie.

Vidu "Oftaj Demandoj" pri veturado el flughaveno al Jokohamo kaj kongresejoj.

 Kvartalo Minato-Mirai 21 (Pacifiko- Jokohamo kaj Halo Minato-Mirai): mpg[352*240]1m42s


  1. Konferenca Centro de Pacifiko-Jokohamo
  2. Halo Minato-Mirai
  3. Gubernia Muzika Halo
  4. ZAIM
  5. Stacio Minato-Mirai (de Subtera Linio MinatoMirai)
  6. Stacio Bashamichi (de Subtera Linio MinatoMirai)
  7. Intercontinental Hotel
  8. Simbola Turo
  9. Stacio Nihon-Oodoori (de Subtera Linio MinatoMirai)
  A. Stacio Sakuragicho de Fervojo JR
  B. Spekta Rado Cosmo Clock

  Fotoj de la kongresejoj  


Vidu respektivan retejon por detala klarigo (en la angla).
Pacifiko-Jokohamo
Halo Minato-Mirai