Ĝeneralo
Jokohamo
Programo
Kongresejoj
OftajDemandoj
Loĝejoj
日本語


Jokohamo (Yokohama)

Jokohamo estas malnova hevenurbo apud Tokio en la meza parto de Japanio.


Vojo elde Flughavenoj ĝis Kongresejo (Oftaj Demandoj)
Vidindaĵoj en Jokohamo (Turisma Informo)
Socia Vivo en Jokohamo (Vivebleco)

"Vojaĝo tra Japanio"
fare de itala vajaĝanto
Daniele Binaghi
en 2004.

* Pri detalaj klarigoj de Jokohamo, vidu "La Dua Bulteno".

Multlingva Medicina Demandaro
Estas rekomendinde ke kongresanoj anticipe preparos liston de medicina deklaro en ambaŭ sia lingvo kaj japana lingvo pere de
Multlingva Medicina Demandaro.
Esperanto-japana versio troviĝas en Multlingva Medicina Demandaro de JEI.

Bazaj geografiaj faktoj pri Jokohamo
(1) nombro de loĝantoj: 3 619 175 (en 2007-05) = 2,8% de Japanio
(2) areo de la urbo: 437 km2 (en 2006) = 0,11% de Japanio
(3) pozicio (latitudo kaj longitudo, je kiuj situas la Urbo-domo, la normo por esprimi urbon enciklopedie):
    139 gradoj 38 minutoj 17 sekundoj Oriente,
    35 gradoj 26 minutoj 40 sekundoj Norde.

Bazaj meteologiaj faktoj pri Jokohamo
Klimato en Julio/Aŭgusto
Jen estas la informo akirita laŭ la statistiko de meteologia instanco.
   - meza temperaturo: 24,6 gradoj / 26, 4 gradoj
   - plejalta temperaturo: 27,9 gradoj / 29,8 gradoj
   - plejmalalta temperaturo: 22,1 gradoj / 23,9 gradoj
   - monata pluvkvanto: 175mm / 159 mm

Ĉiutagaj aferoj
Elektra tensio kaj frekvenco: 100V kaj 50Hz
    Noto: La frekvenco estas 60Hz en la okcidenta parto de Japanio.
Formo de elektra konektilo: Tiel nomata "Formo A" kiel en Usono. Vidu dekstran foton.
Japana monounuo estas eno. Pri interŝanĝo vidu eksterlanda monŝanĝo.
Trafika regulo:
Sur la vojo sen trotuaro, aŭtoj iras sur la maldekstra flanko, piedirantoj iras sur la dekstra, kiel en Britio kaj Aŭstralio.