Loĝejo

Pri Ekonomiaj Loĝejoj

Jokohama Gasteja Vilaĝo (oportuna loko kaj libera uzo)

Ĉiuj ĉambroj fariĝis plene okupitaj. Dankon. (Junio 25)
Sudokcidente de ZAIM, okazejo de Jokohama Esperanto-Semajno 2007, troviĝas urbo Kotobukicho. Tie ekzistantaj malmultekostaj gastejoj estas reformataj al koncizaj kaj bonkvalitaj gastejoj fare de Jokohama Gasteja Vilaĝo. UEA kaj LKK kontraktis kun ĝi cele por provizi ekonomiajn loĝejojn al kongresanoj.

La urbo Kotobukicho situas nur ĉ. dekdu minutojn piedire de ZAIM. Ĝi ankaŭ proksimas al Pacifiko-Jokohamo pere de JR-Linio. Gastoj devas unue iri al la enregistriĝa oficejo ("Akceptejo" de la dekstra mapo) atingebla de JR-stacio Ishikawacho. La efektiva loĝejo ("Loghejo" dekstre) staras trans la strato.

(Jen citaĵo el la Dua Bulteno.)
Yokohama Gasteja Vilaĝo (Jokohama Hostel Village), 3-11-2 Matsukagecho, Naka-ku. La vilaĝo konsistas el kelkaj konstruaĵoj kun tatamodormĉambroj. La etaj ĉambroj (4-5 m2) havas klimatizilon, televidilon kaj faldeblan matracon surplanke. La duŝejoj (senpaga: reviziita el DB), necesejoj kaj kuirejoj estas komunaj en ĉiuj konstruaĵoj. Post la enregistriĝo la ĉambroj restas 24 horojn/tage alireblaj. La vilaĝo situas ĉ. 25 minutojn trajne/piede de la kongresejo. Eblas mendi nur ekde la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto, minimume 5 tagojn. Loko en ĉambro: unupersona 21 EUR, dupersona 16 EUR.

* Mendoj kaj demandoj turnu sin al logxejo92@gmail.com.


Staras okulfrapa tabulo de sunfloro antaŭ Akceptejo. Najbare servas superbazaro de manĝaĵo.

Loĝejo "Hayashi-Kaikan" staras trans la strato antaŭ Akceptejo.

Amasloĝejo: Junulara Centro por Eksterdoma Aktivado (draste malalta prezo!)

****** Anonco de Loĝiga Servo en Julio 14. ******
Ni povas akcepti ankoraŭ 20 mendojn ĉi tie.
Ni akceptas mendojn de 3-5 noktoj kun la prezo de ¥900/nokto.
Ni havos amikan kampo-bankedon per rostado vespere en Aŭg. 8, merkredo. (Detaloj poste.)
Kongresa amasloĝejo estas establita en "Junulara Centro por Eksterdoma Aktivado en Parko Mituzawa". Oni devas obei fiksitan regularon de la centro, sed antaŭ ĉio oni povas ĝui draste malaltan prezon! Dekstra mapo montras la loĝejon "Junulara Centro" atingebla de metroa stacio "Mituzawa-Kamicho" kaj bushaltejo "Enirejo al Mituzawa-Stadiono". Oni akceptos vin ĉe la loĝejo. Najbare staras administra "Oficejo". "Atletikaj Stadionoj (chefa kaj piedpilka)" helpos vin trovi la celatan lokon.

Vojo al la kongresejoj
Junulara Centro --> Pacifiko-Jokohamo, sume 38 minutoj(piedire kaj metroe) kaj 230 enoj.
Junulara Centro --> ZAIM, sume 28 minutoj(piedire kaj metroe) kaj 230 enoj.
* Ankaŭ buso inter "Enirejo al Mituzawa-Stadiono" kaj "Jokohama Stacio" servas al vi.

Koncizaj priskriboj
Adreso: Mitsuzawa-nishi-cho 3-1, Kanagawa-ku, Yokohama
Ĉambroj por kongresanoj: Du ĉambroj
Loĝebla kapacito: po 24 personoj por viroj kaj virinoj. (Krom esperantaj helpantoj po unu.)
Prezo: Sume 4800 enoj por la tuta loĝdaŭro inter 8/3 - 8/12 sen manĝaĵo. Prezo estas pagenda kiam oni atingas la loĝejon.
Limhoro: Ĉefpordo fermiĝas je 22h00, tamen flanka enirpordo restas malfermita ĝis 23h00 ĉiutage.
Kuŝaĵo: Faldebla matraco surplanke (oni ne bezonas kunporti dormsakon). Oni renovigas litotukon en ĉiu tria tago.
Ne forgesu kunporti piĵamon, bantukon k.a. necesaĵojn.
Purigado de la ĉambroj estas komuna laboro de la loĝantoj. Kunlaboru!

Pri la detaloj vidu LKK-kurieron 4/17.

* Mendoj kaj demandoj turnu sin al logxejo92@gmail.com.


Enirejo al Junulara Centro.

Dormĉambro kaj pretigitaj matracoj.



* al Japanlingva Paĝo *