プログラム報告(Raportoj de Programeroj)  他の報告(Aliaj Raportj)  感想(Impresoj)  LKKメンバーの声(Vortoj de LKK-anoj)   問い合わせ(Demando)
  

La 91a Japana Esperanto-Kongreso
Inuyama; 22-24 Okt. 2004

第91回日本エスペラント大会


国際会議観光都市犬山市(愛知県)
2004年10月22日(金)-24日(日)

 エスペラント語で共に生きる歓びを



会場:犬山国際観光センター「フロイデ」(愛知県犬山市松本町4−21)
主催: 財団法人日本エスペラント学会・日本大会常置委員会・第91回日本エスペラント大会実行委員会
後援:  文部科学省・日本ユネスコ国内委員会・社団法人日本ユネスコ協会連盟・社団法人日本ペンクラブ・独立行政法人国際交流基金・愛知県・愛知県教育委員会・犬山市・犬山市教育委員会・八百津町・在日ロシア連邦大使館
協賛:    日本エスペラント運動百周年記念事業委員会


Kongresejo: "Freude, La Internacia Turisma Centro de la urbo Inuyama (Aiti-ken Inuyama-si Matumoto-tyo 4-21)
Organizantoj: La Loka Kongresa Komitato de la 91a Japana Esperanto-Kongreso, Japana Esperanto-Instituto, La Konstanta Kongresa Komitato de la Japana Esperanto-Kongreso


SALUTO




Saluto de la Kongresa Prezidanto: Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto:
Sibayama Zyun'iti, okaze de la 91a JapanaEsperanto-Kongreso en Inuyama.


Karaj kongresanoj,
Koran dankon pro via partopreno en la 91a Japana Esperanto-Kongreso en la urbo Inuyama, kaj gxuste en ties centro, "Gxojo", nacinome "Freude (frojde)". En la kongreso vi auxdos, aux mem kantos tiun kanton "Al la Gxojo" de Betoveno, sed mi nun prezentas alian version:
"Gxojo bela, dia Lumo, vi, filino de l' cxiel',
Al vi venas nun adeptoj por saluti kun fidel'
Ho Euxropo, hejmo nia, tro dauxradis la divid' ...
Tio estas parto de la "Euxropa Himno", adaptita en 1972, kaj nun servas kiel himno por la Euxropa Unuigxo.
Malgraux diversaj dividoj en la mondo ankoraux nuna, la parto de la mondo celas harmoniigon laux tia unuigxo ---
unuigxo de euxro-mono kiel ekzemple. Sed la unuigxo postlasas grandan problemon: lingvo. Nu, la lingvoj NE estas unuigeblaj, mi diru, por preventi hastan konkludon. Sed iel ni devas trovi manieron komuniki en la divido de la komunika rimedo, kiel deklaris la 89a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino la lastan julion;
"Demokratia kaj egalrajta komunikado en internaciaj rilatoj estas esenca por internacia interkompreno kaj paca kunlaboro surbaze de egalaj lingvaj rilatoj".
En tia kunteksto, mi sxatas, en tiu cxi urbo meze de la lando, antipoda al Euxropo, paroli kaj auxskulti en Esperanto,
la sxlosilo de la lingva egaleco en la mondo.
Fine mi alvokas, ke vi estu ankaux partoprenantoj en la 92a Universala Kongreso de Esperanto, en la jaro 2007 en Jokohamo, la havenurbo por la veturantoj cxie el la mondoparto.
Koran dankon!




Bonveniga Saluto de la Loka Kongresa Komitato

Karaj kongresanoj!
Bonvenon al vi en la 91-a Japana Esperanto-Kongreso. Estas grandaj gxojo kaj honoro por ni, LKK-anoj akcepti vin en la internacia turisma urbo Inuyama, cxar cxi tiu kongreso havas sian lokon en Tokai-distrikto post 28 jaroj de la lasta en nia distrikto.
La kongresa temo estas "Gxoju kaj Kunvivu Esperante". Homaro ankoraux ne konkeras konfliktojn en diversaj lokoj en la mondo kaj plie frontas kontraux gravaj problemoj pri la medio de nia kara terglobo. Okaze de cxi tiu kongreso ni alvokas al cxiuj, ke ili kunvivu en bonaj rilatoj unu kun la alia, je kiu ajn religio ili kredas aux ne kredas, al kiu ajn nacio ili apartenas kaj kiun ajn lingvon ili uzas. Kaj ni kunvivu kun cxiuj vivajxoj sur la terglobo por konservi la bonan medion. Por doni al vi sxancon pripensi pri la temo ni planis ekskursi al la Memordomo de Sugihara Tiune kun la nove eldonita Esperanta versio de la brosxureto pri lia humana agado kaj eldoni la libron, "GON-VULPO kaj aliaj rakontoj" de NIIMI Nankiti, kiun vi ricevas kiel memorajxon.
La nomo de la kongresejo estas Freude, kiu signifas "gxojo "-n en la germana lingvo. Ni esperas, ke vi cxiuj gxoju Esperante ne nur kun esperantistoj sed ankaux kun urbanoj najbaraj de la kongresejo. Por tio ni preparas la publikajn prelegojn de la Litova ambasadoro, d-ro Algirdas Kudzys kaj s-ro jakvo schram el SAT kaj la piano-recitalon de s-ro Andrei Korobeinikov el Rusio. Kaj en la programero ni havos kunsidon kun s-ro Henry Studer el Davis, Kalifornio, Usono, la gxemela urbo de Inuyama. Ankaux okazos "Fresxa Mateno" kun urbanoj en la mateno dimancxe. Ili komprenos, ke Esperanto estas vivanta kaj utila. Ni kredas, ke la programeroj donos gxojan impreson al vi same kiel aliaj.
Cxiuj membroj de la LKK estas individuoj volontulaj el la distrikto. Do mi timas, ke vi trovos nian arangxon ne tiel bonorda sisteme, sed ni sincere klopodis kaj klopodas por sukcesigi la kongreson. Bonvolu kunlabori kaj akcepti cxion grandanime.
Ni kore dankas vin pro via partopreno. (KUROYANAGI Yositaka)



祝辞
Gratula Saluto de la guberniestro de Aiti
   愛知県知事 神田真秋

 このたび、第91回日本エスペラント大会が、愛知県において28年ぶりに盛大に開催されますことを心からお慶び申し上げます。また、全国各地及び遠く海外からお越しくださいました皆様方を心より歓迎いたします。
 情報技術や交通ネットワークの飛躍的な発達によって、人・モノ・情報が日常的に地球規模で交流する時代を迎えています。
 こうした中、一世紀以上にわたり世界各地の支持者によって育てられ、磨かれ、言語の違う人々を結ぶ共通語としての役割を果たしてきたエスペラントは、国際的知的交流や友好関係の推進に大きく貢献してきました。 日本エスペラント学会は、この「通い合う 地球のことば エスペラント」の普及発展に長年にわたりご尽力されており、ここに深く敬意を表します。
 本県では、来年3月の地球規模での文化交流が多彩に繰り広げられる愛知万博の開幕に向け、全力を挙げて取り組んでいるところでありますが、そうした中、ここ愛知の地で国際文化交流を主旨とする本大会が開催されますことは、誠に意義深いことと思われます。
 本日ご参集の皆様方におかれましては、日ごろの研鑚の成果を十分に発揮し、活発に論議され、本大会を実りあるものとしていただくとともに、全国各地及び海外における志を同じくする人々との交流を大いに深められることをご期待申し上げます。
 終わりに、本大会のご盛会と日本エスペラント学会のますますのご発展と皆様方のご活躍、ご健勝をお祈り申し上げましてお祝いの言葉といたします。



犬山市長の挨拶
Gratula Saluto de la urbestro de Inuyama
 第91回日本エスペラント大会が、ここ犬山市で開催されますことは大変な光栄であります。この度の大会が、「秋の犬山お城祭り」と同時開幕となり、エスペランティストの皆様に犬山に親しんでいただくよい機会とできたことも、何かの縁と大変喜ばしく思っております。
 私の少年時代は、国際交流が新たに脚光をあびはじめた時代でした。私達の間でも、「ペンパル」といって国際文通が大変もてはやされ、皆先を争って外国語を勉強したものです。そうした中で私達が経験したのは、言葉は文化であるという事実と、二つの異なる文化が、いずれかの文化に属する一つの言葉を用いて真の交流をはかることの難しさでした。我々の世代には、エスペラントという国際語の存在を知った時、このように規則正しく覚えやすい言葉が、全ての人類のため平等に用意されていることに、未来の国際交流を照らす希望の光を見た人が、自分を含め、少なからずあったことと思います。
 現代は新たな交流の時代を迎えました。
IT革命により、交流規模は爆発的に広がり、世界各国の人々と情報交換することも、自宅の机の前に座ったまま出来てしまう便利な時代が訪れました。しかし人々の心に巣くった異文化への偏見は衰えることを知らず、世界は今も、数え切れない苦しみに苛まれています。
 こういった環境の下、これからの国際交流が必要としているのは、エスペラントの根幹を流れる、地球規模で公平にものごとを捉えることのできる豊かな心です。21世紀の犬山は、その精神をともにし「木曽の流れに古城が映え ふれあい豊かな もりのまち」というビジョンのもと、自らに宿る歴史と文化、そして人と人とのつながりを大切に、人類共通の心のふるさとを目指していきたいと考えています。
 最後になりましたが、エスペラントの新たな一歩が、ここ犬山でしるされることを心から栄えあることと喜び、ともに国際理解と平和のために力を尽くすことを明言して、歓迎の辞といたします。
     犬山市長 石田芳弘



犬山市助役の挨拶
Gratula Saluto de la vicurbestro de Inuyama
みなさん こんにちは
 「木曾の流れに古城が映え ふれあい豊かな もりのまち犬山」で、第91回日本エスペラント大会が、開催されましたことを光栄に存じます。
 国土交通省は昨年「観光立国」を宣言し、外国からの観光客の誘致を積極的に行うことを決め、全国8地区を「観光交流空間づくりモデル地区」の選定を行いました。犬山市を中心とした日本ライン広域地区もその一つに選定され、新たな交流時代を迎えています。
 それぞれの、国、地方にはそれぞれの歴史・文化・言語があり、多様性はそこに住む人たちの宝でもあります。しかし、ややもするとその違いが不幸にも戦争へと導くこともあります。
 いま時代に求められているのは、歴史・文化の違いを乗り越え、エスペラントの理念である「平和と平等」であり、互いの尊敬の心であり交流であります。そのためには、言語と文化の橋渡しとして「エスペラント」が、さらに世界に広がることを期待しています。
 市では、今日は国宝4城サミット、そして今日・明日と秋のお城祭りを開催しております。特に今年は、市制50周年の記念と来年は愛知県で万国博覧会が開催されるため、そのPRを兼ねまして、犬山祭りの山車も勢揃いいたします。宵山もございますのでごゆっくり犬山の文化を観賞頂きたいと思います。
 最後に、本大会の成功と皆さんのご活躍を祈念し、歓迎の挨拶とします。
                       犬山市助役 渡邊昭美


Mesagxo de Universala Esperanto-Asocio

Karaj partoprenantoj de la 91a Japana Esperanto-Kongreso,
mi gxojas saluti vin ankaux cxi-jare. Mi aparte gxojas, cxar el pluraj signoj oni vidas ke japanaj esperantistoj pli kaj pli surprenas la respondecon helpi la movadon en la tuta Azio evolui. Tio estas io tre bona. Kelkaj kompreneble helpas ankaux la euxropan, kaj tio estas bone konata.
Mi cxiam opiniis, ke Esperanto havas pli da sxancoj en Azio ol en Euxropo. Mi ne sxercas. Mi parolas serioze. Multaj euxropanoj perdis fidon je la estonteco, fidon je la propra kapablo sxangxi la mondon kaj sekve fidon al aferoj kiaj Esperanto.
Mi konsentas ke ankaux en Azio ekzistas tiaj fenomenoj, sed mi pensas, ke malpli multe.
Aliflanke la euxropaj esperantistoj estas admirindaj, cxar cxiunokte ili revas, ke ili povas konvinki la euxropan parlamenton doni iun signon de favoro al Esperanto. Jes, eble temas pri revo, jes, sed ili almenaux revas. Tiu revo donas al ili la pusxon proponegi Esperanton kaj esperi pri baldauxa fina progreso.
Ili do sekvas strategion, kiu bazigxas pli sur la decidantoj ol sur la kvanto da lernantoj, kvankam se oni atentas la retajn kursojn ne nepre la lernantoj malpiigxas.
Sed kiu estas la strategio de neeuxropaj esperantistoj? Foje mi havas la impreson, ke temas pri strategio de la speco: "Ni esperas, ke tiuj en Euxropo sukcesos!"
Mi ne kredas, ke tiu strategio estas bona. En Azio, en Afriko, en Ameriko kaj en Oceanio Esperanto ankaux havas multajn sxancojn, laux mi, same kiel en Euxropo. La sxancoj estas de alia speco. Ili bazigxas eble pli sur la ordinaraj lernantoj ol sur la decidantoj.
Bonvolu forgesi momente pri Euxropo, Afriko, Ameriko kaj Oceanio. Certe se Esperanto triumfus en Euxropo, tio pozitive influus ankaux Azion, cxu ne? Do, kial ne estus vero ankaux la malo?
Pro aziaj esperantistoj la tasko estas triumfigi Esperanton en Azio, cxar tio multe helpos esperantistojn en Euxropo,
Ameriko, ktp.
Mi komencas proponi iun principon por ke oni diskutu pri tio:
"ni sekvu samtempe kaj ekvilibre la du vojon: desupran kaj desuban".
Mi sxatas azianojn, cxar ili sekvas tre bone la vojon desuban (kursoj tradiciaj aux retaj, ekzemple). Kion oni povas fari "desupre"? Cxu ni povas pensi pri Esperanto en UN?
Cxu ni volas rezoni kune pri eblecoj? Mi proponas al vi kelkajn temojn aktualajn en UN:
2005 - 2015: UN-A JARDEKO DE EDUKADO POR SUBTENEBLA EVOLUADO
2003 - 2012: UN-A JARDEKO DE ALFABETECO
2001 - 2010: INTERNACIA JARDEKO POR KULTURO DE PACO KAJ NEPERFORTO POR LA GEJUNULOJ DE LA MONDO
2001 - 2010: DUA INTERNACIA JARDEKO POR LA ELRADIKIGADO DE KOLONIISMO
MAJO 21: TUTMONDA TAGO POR KULTURA DIVERSECO POR DIALOGO KAJ EVOLUADO.
AUxG. 9: INTERNACIA TAGO DE LA INDIGxENAJ POPOLOJ DE LA MONDO
Cxu estas penseblaj programoj por enmeti Esperanton en tiujn agadojn? Kiu se ne ekstereuxropanoj, kiuj devus pensi pri ili?
Mi kredas ke estas tempo malfermi inter ni debaton pri tio, kion devas revi aziaj, afrikaj, amerikaj kaj oceaniaj esperantistoj.
Sen revoj ni ne atingos ion ajn konkretan. Ni lasu la euxropanojn al iliaj revoj, sed ni revu mem niajn revojn.
Multajn bondezirojn por tre sukcesa kongreso!
Renato Corsetti
prezidanto de UEA



SALUT-LETERO de VJETNAMA ESPERANTO-ASOCIO

Karegaj delegitoj,
Okaze de la 91-a Japana Esperanto-Kongreso, ennome de la Plenumkomitato de Vjetnama Esperanto-Asocio kaj de la vjetnama esperantistaro, ni sendas al la Kongreso niajn plej varmajn salutojn el Vjetnamio.
La japana esperanta movado havas grandan prestigxon. Gxi estas konsiderata kiel azia Esperantujo pro multaj kauxzoj: gxi havas preskaux unu centjaran historion; gxi cxiam havas grandan nombron de partoprenantoj en la UK-oj; gxi havas diversajn kaj modelajn agadojn; gxi multe helpis la movadon en disvolvigxantaj landoj.
Rilate al Vjetnamio, ni estis okulatestantoj de la simpatio kaj de la agado de japanaj esperantistoj dum la jaroj de milito por nacia defendo.
Sed neniam tiu amika kooperado estas tiel enhavoricxa, kiel nuntempe. JEI kontinue nin subtenas kaj konsilas en niaj programoj, kaj la nuna cxeesto de s-ro HORI Yasuo, estrarano de JEI, komence de tiu cxi septembro estas evidenta pruvo. JPEA en kunordigado kun VEA jxus elfinis la ekipadon de la Brajla biblioteko por vjetnamaj blinduloj (kun la partopreno de Vjetnama Blindula Asocio). JEJ en kooperado kun VEJO kaj junularaj organizoj de ambaux najbaraj landoj Koreio kaj Cxinio sukcese aperigis la retan gazeton "La Amikeco".
Dum kvin sinsekvaj jaroj, Vjetnamio havis delegiton invititan por partopreni en la Japana Esperanto-Kongreso. Dum pasinta majo, la 3-a Kongreso de VEA havis ankaux okazon bonvenigi reprezentantojn de JEI kaj JPEA kiuj kontribuis al gxia sukceso.
Pere de la oficiala Kongresa forumo, ni esprimas nian sinceran dankemon pri tiu altvalora kooperado kaj helpo. La sukceso kiun ni bondeziras al la Kongreso estu inda elano por preparado de la 100-jara datreveno de la Japana Esperanta movado. La kooperado kaj reciproka helpado inter la esperantistaro de ambaux landoj pli kaj pli disvolvigxu, alportante konkretajn rezultojn, kontribuante al la komuna movado de niaj landoj kaj de la tuta kontinento.
Amikece via,
Ennome de la Plenumkomitato de VEA
Prezidanto: Nguyen Van Loi
Gxenerala Sekretario: Nguyen Xuan Thu




SALUT-LETERO
de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Cxinio


Estimata kongresanoj, al mi versxajnas, ke la Esperanto-etoso jam frue regis en la urbo Inuyama kvankam mi ne povas partopreni en la 91-a Japana Esperanto-Kongreso, kaj ke mi jam sentis vian ardon al Esperanto kvankam mi ne povis propraokule vidi vin, cxar la Esperanto-Movado de Japanio estas glora. Kiam mi kontaktis kaj eklernis Esperanton antaux 20 jaroj, en 1984, mi multe kaj malmulte sciigxis pri la Esperanto-movado en Japanio. La unua eksterlanda Esperantisto, kiu amikigxis kun mi kaj kondukis min en la internacian Esperanto-rondon, ja estas japana, sxi estis s-ino Nagata Akiko. Japanio estas la unua lando kiu okazigis UK en Azio, kaj post 3 jaroj, en 2007, dufoje gastigos UK. Pli-gxojinde en 2006 Japanio havos centjaran Esperanto-jubileon. Tio estos la gloro kaj fiero de japanaj esperantistoj, ankaux de la aziaj. Oni ne povas nei la fakton, ke Japanio grave kontribuis al la monda Esperanto-movado, ecx al la Azia. Tion suficxe pruvis, ke helpe de la senegoisma faro de la japanaj samideanoj pli kaj pli multe da aziaj esperantistoj, precipe tiuj en la evoluantaj landoj, sukcese aligxis al UEA. La 91-a Japana Esperanto-Kongreso, kaj la du estontaj gravaj okazajxoj, estas ne-subtaksebla signifo por prosperigi la E-movadon en Azio. Mi kredas, ke morgaux de Japana E-movado estos pli brila.
Felicxon al cxiu kongresano.
Plenan sukceson kaj frukton al la kongreso.
Wu Guojiang
Vic-prezidanto de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio, Cxinio




KEA deziras fruktoplenan 91an Japanan Esperanto-Kongreson

Estimataj, Korea Esperanto-Asocio bedauxrinde cxi jare ne povis elekti sian reprezentanton al la 91a Japana Esperanto-Kongreso. La Asocio deziras sukcesan kaj fruktoplenan 91an Japanan Esperanto-Kongreson.
kun salutoj kaj bondeziroj
HO Song
estrarano pri internaciaj aferoj de Korea Esperanto-Asocio




Salutmesagxo el Samarkando, Uzbekio, Centra Azio

Karaj japanaj E-amikoj kaj alilandaj gastoj de JEK,
El la koro de Centra Azio ni kore bondeziras al vi bonetosan, agrablan kaj sukcesan kongresadon en Inuyama. La cxi-oktobra JEK donu al vi novajn fortojn, energion, optimismon kaj inspiron por estonta efika evoluigo de E-movado en Japanio kaj en la tuta mondo.
Pacon al vi cxiuj kaj...
Bonvenon al Samarkando, 2750-jara Silkvoja urbo de Monda Heredajxo de UNESKO.
Samideane kaj amike, Anatoli Ionesov, Direktoro Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro





リンク:大会のスナップ写真が山田義さんの
ホームページにあります


◇日本エスペラント学会の主ページへ